Nibelunga sagao
La Nibelunga sagao, germane Nibelungensage, estas heroa legendo, kiu dum la mezepoko en Germanio kaj Skandinavio tre famis kaj dum jarcentoj pludoniĝis en pluraj malidentaj versioj. Ĝia plej konata skriba fiksiĝo estas la mezaltgermana Nibelunga kanto, germane Nibelungenlied, kiu kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1200 supozeble en la regiono de Passau ĉe la hodiaŭa limo inter Germanio kaj Aŭstrio.
Komparo de la Nibelunga sagao kaj la reala historio
Ĉar ekzistas tute logikaj teorioj, kiuj supozas, ke la franka reĝo Sigibert [Zigibert] estis modelo por la figuro de la heroo Siegfried en la Nibelunga Sagao, jen sekvas komparo de la du personoj kaj ilia respektiva medio.
Eco | Sagao | Historio |
Nomo | Siegfried [Zikfrit] | Arminius, Sigibert la 1-a [Zigibert] |
Familio | „von Xanten“ [fon 'Ksantn] | Merovidoj |
Patro | Siegmund [Zikmunt] | Chlotar la 1-a |
Patrino | Sieglind [Ziklint] | Ingund |
Gefratoj/Kuzoj | Gernot, Giselher kaj Gunter, ĉiuj el Burgundio | Charibert la 1-a [Ĥaribert], Guntram la 1-a de Burgundio, Chilperich [Ĥilperiĥ] la 1-a |
Edzino | Kriemhild [Krimhilt] | Brunichild (Brunhild), edzino de Atanagild (el la triboj de Okcidentaj Gotoj), fratino de Gailswinta [Gajlsvinta] |
Dua paro | Gunter kaj Brunhild | Chilperich kaj Gailswinta, li post murdiĝo de la unua partnerino edziĝas al Fredegunde |
Finaĵoj de la inaj nomoj | ~hild | ~child, ~gunde, ~winta |
Landoj | Burgundio (Rejno), Isenland | Aŭstrasio, orienta parto de la franka regno´(riveroj Rejno, Maas, Mozelo; urboj Reims, Kolonjo, Trier) |
Lokoj | Worms, Xanten, Tronje, Loche, Bechelaren | Reims, Metz, Tournai, Vitry, Pöchlarn |
Morto | Murdo fare de la servisto de Gunter i. a. pro la honoro de Brunhild, en la mezmontaro Odenwald | murdo pro ordono de Chilperich kaj Fredegunde, en Vitry |
Dua edzo de la ezdino | Etzel, translokiĝo al Austrio-Hungario en la landon de la hunoj | Merowech, subreĝo de la frankoj |
Murdo de infano | la servisto de Gunter mortigas la infanon de Kriemhild el la dua geedzeco, | Fredegunde, la edzino de Chilperich, mortigas du infanojn el la unua geedzeco de Chilperich |
Morto de la edzino | Suicido, helpe de [vasalo] (Orienta Goto) de Etzel | murdita fare de Chlotar |
Trezoro | Nibelunga trezoro | ebla motivo: la tomba trezoro de la okcident-gota reĝo Alarich la 1-a [Alariĥ], kiu entombiĝis ene de la rivero Busento |