Nican mopohua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo deNican mopohua.

Nican mopohua estas la nomo de la famkonata rakonto en la navatla lingvo pri la aperoj de la Virgulino de Gvadalupo sur la monteto Tepejako, norde de la nuna Meksikurbo. Nican mopohua —kiu eblas tradukiĝi kiel ĉi tie oni rakontas— estas la unuaj du vortoj de tiu rakonto kies aŭtoreco kelkfoje estas atribuita al Fernando de Alva Ixtlilxóchitl. La vera titolo de la rakonto estas "Huei tlamahuizoltica omonexiti in ilhuícac tlatohcacihuapilli Santa Maria Totlazonantzin Guadalupe in nican huei altepenáhuac México itocayocan Tepeyácac" (navatle, "Per granda miraklo aperis la ĉiela reĝino, nia belega patrino Sankta Maria de Gvadalupo, proksime de la granda altepetolo en Meksikurbo, ĉe loko nomata Tepejako", kies mallonga versio estas Huei tlamahuiçoltica kaj tradukiĝas kiel "La Granda Okazintaĵo"). La origina rakonto konsistas el 36 paĝoj kaj estis eldonita en 1649 de Luis Lasso de la Vega, vikario de la kapelo de Tepejako.