Niccolò Tron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niccolò Tron
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1399 (1399-01-01)
en Venecio
Morto 28-an de julio 1473 (1473-07-28) (74-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Tomb for the Doge Niccolò Tron vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao Tron (1399-1473) estis Niccolò estis filo de Luca Tron kaj Lucia Trevisan. kaj patro de Filippo Tron. Dum sia juneco, li laboris komerce kaj sukcesis en kelkaj akumuli signifoplenajn havaĵojn je preskaŭ 60 mil dukatoj, laŭ kelkaj fontoj. Post multe vojaĝi tra Oriento (ĉefe al Egiptio kaj Rodoso), li akiris domojn kaj vendejojn permesantaj al li vivi komfortan vivon. Laŭ kelkaj fontoj, granda parto de liaj riĉaĵjoj devenis de lia aktiveco kiel uzurulo, kion li ekzercis sur siaj samtempuloj malpli bonŝancaj. Li edziĝis al Dea Morosini, kies filo Giovanni Tron mortis en 1471, kiel arestito de la turkoj. En avancita aĝo, li eniris en publikan karieron, kie li distingiĝis pro sia ekstrema zorgo pri la taskoj al li asignitaj. Li estis konata pro sia senpripensa karaktero, kaj malgraŭ tio, li estis elektita doĝo en 1471.

Li sukcedis al Cristoforo Moro (1390-1471) kaj estis sukcedita de Nicolò Marcello (1399-1474) kiel 68-a Doĝo de la Venecia Respubliko. Li venkis la elektadon en la 25-a de novembro 1471 kontraŭ la estontaj doĝoj de Venecio Pietro Mocenigo kaj Andrea Vendramino. Dum lia regado li solidigis la kontrolon de la Venecia Respubliko sur la Kipra insulo kaj malgrandigis la oftajn kverelojn kontraŭ la turkoj formante aliancon kun la persa sultano Uzun Hasan (1423-1478). Lia politika lerteco ebligis al Venecio periodon da libereco dum sia regado. Tamen lia politiko pri pligrandigado de la militaj fortoj pezis sur la publika ŝuldo de la venecia respubliko.

En 1471, Niccolò Tron alproprigis sin el la montetoj de Montello, kie la multevaloraj kverkoj estas uzataj en la konstruo de la veneciaj galeroj. La kverkaro de Montello atingis la arsenalon de Venecio pere de la Rivero Piave. Niccolò Tron kreis novan monsistemon en Venecio, kaj enkondukis la moneron Tron, portante la profilon de la reganto, kies praktiko estis malaprobita de la venecianoj, kiu malakceptadis ajnan kulton pri personeco ene de la venecia respubliko. Post lia morto, la moneroj estis forprenitaj je cirkulado.

En 1472, la nobla venecianino Katarina Kornaro (1454-1510) edziniĝis al Jakobo la 2-a (1439-1473), lasta reĝo de Kipro, por honorigi la ŝuldojn kuntiritajn de lia familio, sed intersanĝe li postulis kelkajn avantaĝojn. Tamen, lia morto, en la 6-a de julio 1473, kreis gravan internacian krizon: Katarina gravediĝis sed la infano mortis baldaŭ post la naskiĝo. Multaj ŝtatoj postulis la novan reĝlandon. Ĉirkaŭ la jarfino, ribelo kontraŭ la vidvino de Jakobo la 2-a devigis Venecion sendi floton al Kipro kaj ili ekposedis la insulon, pliigante la marimperio de la venecianoj. Tiuepoke, Niccolò Tron trovis la morton, en la 28-a de julio 1473, havante 64 jarojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kelkaj doĝoj de Venecio[redakti | redakti fonton]