Nicefora pintvostanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nicefora pintvostanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. georgica niceforoi
Anas georgica niceforoi
(Wetmore & Borrero, 1946)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nicefora pintvostanaso (Anas georgica niceforoi), estis birdo jam formortinta kaj subspecio de la Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica), nome anaso de la grupo de plaŭdanasoj kaj subfamilio de Anasenoj. Ĝi estas unu el tri subspecioj, kaj troviĝis en centra Kolombio, sed iĝis formortinta en la 1950-aj jaroj, kaj la lasta estis vidata en 1952.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nicefora pintvostanaso estis pli malhela kaj pli riĉa laŭ koloro ol la plej proksima alia subspecio, nome la Ĉilia pintvostanaso A. g. spinicauda, kun la kapo kaj kolo pli striecaj, la krono malhelbruna kaj kun malpli pinteca vosto.[1][2]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La iama teritorio inkludis subtropikajn kaj moderklimatajn zonojn de nord-centra Kolombio, 1000-3000 m supermarnivelo en la supra valo de la rivero Cauca, la centra parto de la Cordillera Oriental, la Bogota Altebenaĵo kaj en Kundinamarko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Anas georgica - Yellow-billed Pintail. Debra Bourne. Alirita 2010-07-14.
  2. 2,0 2,1 Blake, Emmet Reid. (1977). Manual of Neotropical Birds: Spheniscidae (penguins) to Laridae (gulls and allies). Chicago: University of Chicago Press, 236. ISBN 9780226056418.