Nicholas Ostler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nicholas Ostler estas brita klerulo kaj aŭtoro. En 2005 eldoniĝis lia libro Imperioj de la Vorto: Lingva Historio de la Mondo, kiu dokumentas la disvastiĝon de lingvo tra homa historio. Ostler studis ĉe la Universitato de Oxford, kiel li ricevis atestilojn por la greka, la latina, filozofio, kaj ekonomio. Li poste studis kun Noam Chomsky ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kie li gajnis sian Ph.D-on pri lingvistiko kaj Sanskrito. Ostler povas funkcie paroli 26 malsamajn lingvojn.

Li estas la nuntempa prezidanto de la Fondaĵo por Minacataj Lingvoj, kaj vivas en Bath, Anglio.

La supra artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 9-a de februaro, 2007.

Referenco

La supra artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 9-a februaro 2007. La signifo de la verko Imperioj de la Vorto, (Empires of the Word) de eminenta lingvisto Nicholas Ostler, lia profunda studo de la problemo instigis min aldoni kelkajn notojn al la verko, kiujn mi ĉerpis el ĉeĥa versio Říše slova, tradukita de Petra Andělová, eldono BB/Arts Prago 2007. Mi prefere titolus la verkon Grandpotencoj de la Vorto anstataŭ Říše slova = Imperioj de la Vorto, por mildigi la signifon de la homeca influo de la nocio imperatoro en la titolita verko, ĉar la vera forto kaŝiĝas rekte en la nocio VORTO, do "vorto" kiel "imperatoro". Mi citas el la propra antaŭparolo de Nicholas Ostler al la verko, kiun mi varme subtenas: „Sen funkcio de lingvo la homa pensado estas neebla, sed ekzisto de pura, nediferenciga lingvo estas nura fantazio de filozofoj. Ĉiu lingvo ekzistas ankaŭ en lokaj variantoj. Ne la regantoj, ŝtatoj kaj ilia milita aŭ ekonomia potencoj decidas pri la kreado de la historio de la mondo. Lingvo estas ligilo de ĉiu homa socio, en kiu ĝi prezentas bazon de la komunikado, sed samtempe ankaŭ esprimilon kaj fonton de iloj, kiuj ebligas konzervi kaj plue transigi spertojn. Ĝi estas viva organo konstante ŝanĝanta.“

Sur pli ol 600 paĝoj prezentas la aŭtoro eminentan rigardon je la evoluo, kresko kaj malaperado de konataj kaj eĉ malpli konataj lingvoj ek de la komenco de la historio. El ĉi tiu perspektivo li deduktas kaj proponas ilian eblan prognozon. Kaj el tiu vidpunkto pri la daŭrigo de la ekspansio de la angla lingvo ĝia estonteco aspektas sombre, per similaj vortoj profetas brito Ostler.

Li proponas prognozon nur al la ĝisnunaj vaste uzataj lingvoj kaj al ilia nuna funkcio kiel lingua franca. La evoluon de la estontaj pontlingvoj, kiujn pritraktas nova faka branĉo interlingvistiko, li ne tuŝas, li eĉ ne mencias novajn planlingvojn kaj la semiotikan pritrakton de la lingvoj li lasas al Umberto Eco. En la tuta verko estas mallonga mencio nur pri unu nova planlingvo, pri esperanto. Tute marĝene li mencias ĝin en lia pritakso de la ĉina lingvo en ambaŭ ĝiaj ĉefa kaj sekundara funkcioj. En la ĉeĥa traduko sur la paĝo 197 de lia verko mi legas: „Ĉina imperiado finis en 1911. Eksplodis ĝenerala sopiro modernigi la landon en eŭropa stilo. Elmergiĝis eĉ propono nuligi la ĉinan lingvon kaj anstataŭi ĝin per esperanto, artefarita lingvo, bazinta sur eŭropaj lingvoj je la fino de la 19-a jarcento, kiu en tiu tempo ĵus ambiciis fariĝi internacia komunika lingvo.“ Videble la profunda, distinginda historia esploro de imperioj vortaj far Nicholas Ostler ignoris eblan evoluon de novaj, ĝis nun nekonataj, ĉar ankoraŭ neekzistantaj aŭ nur ĝermanta(j) imperioj vortaj. Karel Kraft