Nicholas Rowe (dramisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicholas Rowe
Persona informo
Nicholas Rowe
Naskiĝo 20-an de junio 1674 (1674-06-20)
en Little Barford
Morto 6-an de decembro 1718 (1718-12-06) (44-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Westminster School • Highgate School vd
Familio
Patro John Rowe vd
Patrino Elizabeth Edwards vd
Edz(in)o Anne Devenish • Antonia Parsons vd
Infanoj Charlotte Rowe vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • literaturhistoriisto • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicholas Rowe (n. la 2-an de junio 1674, m. la 6-an de decembro 1718) estis angla dramisto kaj verkisto.

Nicholas Rowe naskiĝis en vilaĝo en Bedfordshire. Lia patro John Rowe estis advokato kiu posedis grandan bienon en Devon.

Nicholas edukiĝis ĉe Westminster School antaŭ studi juron en Londono. Lia patro mortis en 1692, kaj Nicholas ricevis valorajn heredaĵojn. Tio ebligis lin forlasi siajn jurajn studojn kaj dediĉi sin al literaturo.

Li edziĝis dufoje: kun sia unua edzino li havis filon, John, kaj kun sia dua, filinon, Charlotte.

Li ricevis malgravajn ŝtatajn postenojn antaŭ nomumiĝi komizo de la konsilio de la princo de Kimrio dum la regado de Georgo la 1-a (Britio). En 1715 li nomumiĝis "poeto laŭreata" - tio estas, la oficiala kortega poeto. Lia vidvino ricevis reĝan pension.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Rowe kaj Shakespeare[redakti | redakti fonton]

Rowe estis la unua moderno redaktanto de la verkoj de William Shakespeare: bedaŭrinde li uzis nefidindajn tekstojn. Li estis la unua kiu dividis la teatraĵojn de Shakespeare en aktojn kaj subaktojn kaj sisteme notis la enirojn kaj elirojn de la protagonistoj.