Nickelsdorf (Burgenlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nickelsdorf
la loka kirko
la loka kirko
la loka kirko
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio • limurbo • katastra loĝloko de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2425
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 772  (2018) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 56′ N, 17° 4′ O (mapo)47.94055555555617.068888888889Koordinatoj: 47° 56′ N, 17° 4′ O (mapo) [+]
Alto 139 m [+]
Areo 60,7 km² (6 070 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nickelsdorf (Aŭstrio)
Nickelsdorf (Aŭstrio)
DEC
Nickelsdorf
Nickelsdorf
Situo de Nickelsdorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nickelsdorf [+]
vdr

Nickelsdorf, hungare Miklóshalma, kroate Mikištrof estas vilaĝo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 772 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nickelsdorf situas sur ebenaĵo, Leitha preterfluas, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Vieno-Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon, tie peĉenegoj defendis la limon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1287. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529, poste en 1552 refondiĝis. Baldaŭe la komunumo denove senhomiĝis pro hungaroj en 1620 kaj pro turkoj en 1683. Onidire en 1809 Napoleono tranoktiĝis en la luterana paroĥo. Ĝuste tie en 1848 la hungara milita stabo faris konsilon. En 1910 1820 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Miklóshalma apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio. Ekde tiam ĝis 2008 la vilaĝo estis grava limotrapasejo, poste ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve senkontrole kaj senĝene oni trapasas la limon. Dum erao de la hungara socialismo la limo estis Fera kurteno. En Nickelsdorf ankaŭ nun vivas hungaroj en minoritato.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Nickelsdorf en julio 1983 la internacia studenta biciklista grupo de BEMI survoje de Passau en Germanio al la IJK 1983 en Debrecen eniris la Orientan Blokon. Ekde tiam pace kunbiciklis junaj esperantistoj el ambaŭ Germanioj, Nederlando kaj Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Hungario ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]