Nicklas Bendtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicklas Bendtner en 2010

Nicklas Bendtner estas dana futbalisto. Li naskiĝis la 16-an de januaro 1988(nun 1988-01-16) en Kopenhago, do nun estas 26-jara. Ekde la jaro 2005 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Arsenal F.C. - antaŭe li jam jaron estis membro de junula teamo de tiu klubo, kaj antaŭ tio membro de junulaj teamo de sia hejmurbo Kopenhago.

Krome Nicklas Bendtner ekde la jaro 2006 estas membro de la dana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj.

Nicklas Bendtner (numero 11) en la matĉo Nederlando kontraŭ Danio en la Eŭropa Ĉampionado 2012

Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam en 2004 membris en la nacia teamo de sub-16-jaruloj, en 2004-2005 en tiu de sub-17-jaruloj, kaj en 2006 en la teamoj de sub-19- kaj de sub-21-jaruloj.