Nico Huurman
El Vikipedio
| Nico Huurman | ||||
|---|---|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | la 12-an de julio 1987 | |||
| Loko de naskiĝo | Nijmegen | |||
| Nacieco | nederlanda | |||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||
Nico Huurmann - naskiĝis la 12-an de julio 1987 en Nijmegen, do nun 25-jara - estas nederlanda esperantisto nun studanta en Aŭstrio. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO en la oficperiodo 2011 ĝis 2013 en la posteno de tria vicprezidanto kaj estrarano pri aktivula trejnado kaj seminarioj, ekde la 4-a de aprilo 2012 pri financoj kaj subvencipetado. Krome li aktivas en NEJ, la landa sekcio de TEJO en Nederlando. Laŭ la stato de 2012 li vivas en Vieno, Aŭstrio kaj estas studento pri civila tekniko kaj inĝenierado aldone al esti volontulo ĉe studenta asocio. Lia "hejma" altlernejo tamen estas la Teknologia Universitato Delft.