Nicolás Avellaneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolás Avellaneda.

Nicolás Remigio Aurelio Avellaneda (San Miguel de Tucumán, 3-a de oktobro de 1837 - alta maro, 25-a de novembro de 1885) estis ĵurnalisto, advokato, politikisto argentina kaj tria kaj tre elstara prezidento de Argentino inter 1874 kaj 1880.

Ankaŭ lia frato Marco Aurelio Avellaneda estis ŝtatestro kaj ministro trifoje.

Li ekkarieris kiel ĵurnalisto en la publikaĵoj El Comercio del Plata kaj El Nacional, ekde 1859 al 1861. En Bonaero el 1860 estis profesoro pri ekonomiko de la Universitato de Bonaero. En 1865 publikigis sian libron Estudio sobre las leyes de Tierras, eseo pri la posedrajtoj de ruraj bienoj. Li iĝis ankaŭ ŝtatestro ĉe la Provinco Bonaero.

Ministro de la Prezidento Sarmiento[redakti | redakti fonton]

Kiam Domingo Faustino Sarmiento iĝis Prezidento de Argentino li nomumis lin Ministro de Justico kaj Edukado, posteno kiun li plenumis el 12a de oktobro de 1868 al 23a de novembro de 1874. Avellaneda partoprenis el sarmienta idearo rilate al la popola edukado, kion li konsideris la veran bazon por la plifortigo de la demokratio ĉe la popoloj. Dum lia ministreco oni fondis la unuajn porinstruistajn lernejojn de Argentino kaj oni reorganizis ankaŭ la sistemon de baza instruado.

Prezidenteco de Avellaneda[redakti | redakti fonton]

La 14a de aprilo de 1874, meze de granda politika kunfronto, okazis elektado per kiu la formulo estrita de Avellaneda venkis super tiu estrita de Bartolomé Mitre, kiu venkis nur en Bonaero, Santiago del Estero kaj San Juan.

Avellaneda estis la tria kaj lasta ŝtatestro de la periodo nomita de la historiaj prezidentoj. Li defendis la koncepton de nacio kiel supera ento kiu unuigis la provincojn en komuna ŝtato. Same la konstitucion kiel rajtaro kiu reguligas la rilatojn de la personoj kaj limigas la tri povojn kaj la liberon kiel bazo de la liberalismo.

Politike kontraŭ la aŭtonomismaj deziroj de la provinco Bonaero, li iĝis prezidento la 12an de oktobro de 1874, meze de akuzoj de fraŭdo kaj kontraŭ revolucio estrita de Bartolomé Mitre, kiun li finigis post monatoj.[1]

Por lukto kontraŭ la ekonomia krizo reduktis la nombron de funkciuloj, protektis la alvenon de enmigrintoj, protektis la eksportadon al Eŭropo de cerealoj kaj frostita viando, kaj helpis la disvolvigon de fervojoj. Li klopodis malpliigi la kontraŭstaron de la diversaj parrtioj. Li partoprenis aktive en la helpo al la Konkero de la Dezerto, per kiu dum lia prezidenteco oni akiris trionon de la nuna argentina teritorio kaj oni mortigis milojn da indiĝenoj.

Li devis kontraŭstari la revolucion de 1880, la aferon de la ŝtatigon de la ĉefurbo kaj la politikajn diferencojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scenna, Miguel Ángel. «1874: Mitre contra Avellaneda». Todo es Historia (167).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]