Nicola Malermi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicola Malermi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1422 (1422-01-01)
en Venecio
Morto 30-an de novembro 1480 (1480-11-30) (58-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo tradukisto • tradukisto de Biblio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicola Malermi, vivinta en la 15-a jarcento en Venecio, estis itala kamandola monaĥo; pri lia nomo ekzistas du formoj Malerbi kaj Malervi aŭ Malerbio resp. Niccolò. La probablaj datoj de liaj naskiĝo kaj morto estas 142o-1482.

La Biblio de Malermi, 1487 eldono

Li estis la unua, kiu komplete tradukis al la itala la tutan Biblion fidele spurante la Vulgaton. Vere ne pro tio multe famiĝus la venecia monaĥo se tio ne estus okazinta en 1471: fakte, tuj post la invento de mekanika presilo per moveblaj karaktroj fare de Gutenberg, senscie, eble, ke li mem tiel gajnis la famon de unua vulgarigisto de la Biblio en Italio kaj, do, ankaŭ en Eŭropo. Saman mencion, tamen, meritas ankaŭ la tiujarcenta la germana Johano Mentelin kiu presigis la tutan germanigitan Biblion en 1460 (de tiu verko, plurfoje eldonita, ankoraŭ konserviĝas 28 ekzempleroj).

La verko de Malermi estis represita en 1490 en Venecio kun abundaj veneciaj grafioj kaj kun ksilografioj inspiritaj el la biblio de Kolonio de 1480, kiuj igas la Malerman biblion editora ĉefevenko je ikonografia vidpunkto. Notindas ke la tradukisto estas citita kaj studita kiel atestanto de la tiutempaj italaj dialektoj kaj de la vulgarlingva uzo en la eklezio.

Vere jam ekzistis bibliaj partoj vulgarigitaj, en diversaj eŭropaj naskiĝiantaj lingvoj, sed la kompleta kaj novsisteme presa ankoraŭ ne. Partaj tradukoj ekzistis certe multaj, aparte interprene de religiaj komunumoj foje kontrastantaj, per tiuj tradukaĵoj, al la Granda Eklezio, kiu siavice, pro ties tendenca kaj distordiga vulgarigo, kontrastis kaj eĉ detruis ekzemplerojn de tiuj tradukaĵoj. Estos, pro la sama motivo, ke la Koncilio de Trento kiu malpermesos presadon de tradukita Biblio, aŭ ties eroj, sen la permeso de la ekleziaj aŭtoritatuloj. Tamen, da bibliaj eroj akceptite tradukitaj kaj uzataj en katolikaj komunumoj tra la dekdua, dektria, dekkvara kaj dekvina jarcentoj, nun konserviĝas, en muzeoj kaj bibliotekoj, plurmiloj diverslingvaj: itala, franca, angla, hispana, portugala, germana kaj minoraj dialektaj, kiel la okcitana kaj kataluna.

La italigita Vulgato de Malervi havis plurdekojn da represoj (11 en la sama jarcento, 28 en la du sinsekvaj); hodiaŭ konseviĝas nur kvin ekzempleroj taksataj inkunabloj, kiuj ankaŭ interesas lingvoeploristojn pri evoluiĝo de la itala lingvo ĉar la tradukistaj gramatiko kaj vortaro kaj stilo estas miksaĵo de veneciaj dialektoj kun tiuj de la famaj toskanaj humanistoj.

La unua Vulgato presita (1455) ekscitis ĉie deziron presigi la propraligven tradukitan. Post tiu de Malervi, en la Itala, sekve, aperis aliaj famaj tradukoj de la Vulgato, ekzemple tiu de la protestanto Giovanni Diodati (1608) kiu presigis en Ĝenevo kaj trovis nemalbonan akcepton eĉ en katolikaj medioj, kaj tiu de Antonio Martini (1771) kiun helpis, en la hebrelingvaj partoj, rabeno Terni.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

E. BARBIERI, La fortuna della Bibbia vulgarizzata di Niccolò Malerbi, in «Aevum», LXIII, 2, 1989, pp. 419-500.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.