Nicola Porpora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicola Porpora

Nicola Antonio Porpora (* 17-a de aŭgusto 1686 en Napolo; † 3-a de marto 1768 samloke) estis Itala komponisto kaj kantinstruisto. Li estis fama pro sia virtuozeco en la Itala ario.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komencoj en Italio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 8-a de septembro 1696 ĝis 1706 Porpora vizitis la konservatorion „Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo“ kiel lernanto de Gaetano Greco kaj Ottavio Campanile kaj poste deĵoris kiel kapelestro de princo Philipp de Hessen-Darmstadt, la komandanto de la imperiestraj trupoj en Napolo. Kiel operkomponisto li unue prezentiĝis kun Agrippina, kiun li prezentis la 4-an de novembro 1708 en la reĝa palaco en Napolo kaj la 9-an de novembro en la Teatro San Bartolomeo.

En julio de 1715 Porpora komencis sian agadon kiel kantinstruisto ĉe la Conservatorio San Onofrio, el kiu eliĝis disĉiploj tiel famaj kiel Antonio Uberti (kiu nomis sin honore al sia instruisto Porporino), Farinelli (Carlo Broschi) kaj Caffarelli (Gaetano Majorano). La 28-an de aŭgusto 1720 li unuafoje prezentis Farinelli en privatkoncerto de la serenado Angelica e Medoro (teksto de Pietro Metastasio, kiu per tio komencis kiel libretisto) en la domo de la Principe della Toretta. Sian oficialan komencon Farinelli faris dum karnavalo 1721 ĉe la Roma Teatro Alibert en la opero Eumene de Porpora. La sensacia sukceso de sia majstra disĉiplo ankaŭ forte instigis la karieron de Porpora. En 1722 li abdikis sian oficon ĉe la Conservatorio San Onofrio, por tute sindediĉi la prosperigon de la kantista kariero de Farinelli. Nur en 1725 li oficiale reekfunkciis kiel estro de la Ospedale degli Incurabili en Venecio. Lia ĝis tiam prefere sporada operkreado enbuŝiĝis nun en longan serion de verkoj ekestintaj en rapideta sinsekvo kaj prezentitaj sur ĉiuj gravaj scenejoj de Italio. En tiuj jaroj Porpora konkuris kun Leonardo Vinci je la rango kiel plej populara operkomponisto de Italio. Vinci havis je sia flanko Pietro Metastasio, kiu rapide ascendis al la plej demandata operpoeto kaj konfidencis por la unua muzikigo siajn avidatajn libretojn al li, kiun li ege estimis kiel muzikisto. Porpora tamen plejofte disponis pri la pli famaj kantistoj, el kiuj multoj kiel iamaj estis intime ligata al li. La rivaleco inter ambaŭ komponistoj finiĝis nur en majo 1730 per la subita morto de Vinci (onidire li estis murdia per taso da varma ĉokolado venenita sekve de amafero).

Londono kaj "Operejo de la nobelaro"[redakti | redakti fonton]

En 1733 Porpora sekvis inviton al Londono por transpreni la direktadon artistan de la „Operejo de la nobelaro" nove fondita kaj protektita de la princo de Kimrio, kiu konkurencis kun la operentrepreno de Georg Friedrich Händel subtenata de la reĝo Georg la 2-a. Tuj kun sia unua verko por tiu ĉi entrepreno Porpora faris sukcesan tiron. Post kiam publikiĝis, ke la opero „Arianna in Creta“, de Händel planita por la venonta opersezono surbaze de prilaborado de libreto de Pietro Pariati (Arianna e Teseo), kiun Porpora antaŭe jam mem muzikigis, Paolo Antonio Rolli tuj poetis daŭrigon. La nova opero Arianna in Nasso inaŭguris la 29-an de decembro 1733 la sezonon ĉe la Lincoln's Inn Fields Theatre, kvar semajnoj antaŭ ol Händel la 26-an de januaro 1734 povis prezenti sian Adriadne ĉe la teatro „Haymarket Theatre“.

Por la venonta sezono la "Operejo de la nobelaro" luprenis la teatron „Haymarket Theatre“; Händel kaj sia personaro devis transsetli al Covent Garden. Kiel kroma atrakcion oni venigis Farinelli al Londono, kiu karnavale 1734 ankoraŭ engaĝiĝis en Italio. La nova opersezono estis inaŭgurata la 29-an de oktobro 1734 per Artaserse de Johann Adolf Hasse (ke Hasse mem ĉeestis je la enstudado en Londono, ofte estas asertata, tamen ne estas pruvita). la unua prezentadode tiu ĉi opero jam okazis karnavale 1730 en Venecio, same kun Farinelli en la rolo de Arbace. La versio pliamplifita per serio da enmetitaj arioj el la plumo de Porpora, Attilio Ariosti kaj la frato de Farinelli Riccardo Broschi al pasticcio estis spektakla sukceso kaj havigis al la nobelaroperejo tian altiron da aŭkultantoj, ke sekve la personaro de Händel plurfoje devis aktori antaŭ preskaŭ malplena aŭkultantejo. Tamen Händel sukcesis, certigi al si por la sekva sezono la kunagon de la fama baletgrupo de Sallé, kiu gastis en Londono. Kun Ariodante (8-a de januaro 1735) kaj Alcina (16-a de aprilo 1735) li kreis du el siaj majstraj verkoj, kiuj samis la ŝlagrojn de la konkurenco ankaŭ je scena atraktiveco pro sia elspezigaj ĥoraj kaj baletaj surscenigoj. Porpora tamen metis per Polifemo, ĝustatempe je la novjara la 1-an de januaro 1735, plue sur la virtuozecode siaj kantsteluloj.

Reveno al Italio[redakti | redakti fonton]

La reciproka vetarmado de la Londonaj Operejoj malgraŭ bonaj enpezoj investendaj plejparte en la gaĝoj de la kantistoj baldaŭ kondukis al konsumiĝo de la financaj rimedoj. Kiam post kvar opersezonoj ambaŭ rivalaj entreprenoj ruinigis unu la alian, Porpora forlasis Londonon kaj provis rekomendi sin per sia oratorio Gedeone ĉe la imperiestra kortego en Vieno. La verko tamen verŝajne ne ricevis speciale bonan resonancon, kaj la esperata dungiteco forrestis. Porpora revenis al Napolo, kie li tuj trovis konekton al la publika muzika vivomkaj povis daŭrigi la serion de siaj operoj. Speciale la unua prezentado de la reviziita versio de Semiramide riconosciuta la 20-an de januraro 1739 en la Teatro San Carlo iĝis triumfo, ankaŭ dank‘ al la kunago de Caffarelli,. Samjare Porpora iĝis unua instruisto ĉe la konservatorio de Santa Maria di Loreto. En 1742 li iris al la unua prezentado de sia opero Statira al Venecio kaj tie iĝis ĥordirektisto ĉe la Ospedale della Pietà kaj ĉe la Konservatorio dell'Ospedaletto.

Interludo en Dresdeno[redakti | redakti fonton]

Post kiam Porpora sensukcese kandidatis post la morto de Leonardo Leo en 1744 pri ties sukcedo kiel reĝa kapelestro en Napolo, jaron poste li forlasis Italion kaj vojaĝis eskorte de la Venecia ambasadoro Correr trans Vieno al Dresdeno. Inter li kaj Johann Adolf Hasse, deĵore ligita al Dresdeno ekde 1731 kiel reĝa-Pola kaj elektoprinca Saksona kapelestro baldaŭ ekiĝis grava rivaleco. Per la nomumiĝo kiel kantinstruisto de la princino Maria Antonia Walpurgis von Sachsen (dekreto de la 1-a de februaro 1748) kaj la nomumiĝo kiel kapelestro (la 13-an de aprilo 1748) Porpora fakte estis samranga al Hasse. Al la kompetencdisputoj krome aliĝis, ke la lernantino de Porpora Regina Mingotti avancis al serioza konkurantino en la favoro de la publiko al la ofica primadono Faustina Bordoni (la edzino de Hasse). La pli kaj pli ŝanceliĝa pozicio de Hasse refirmiĝis, kiam li akiris la oficialan titolon de ĉefkapelestro la 7-an de januaro, kion Porpora verŝajne perceptis kiel persona neglektado.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Komence de la jaro 1752 Porpora forlasis Dresdenon, kiu por li pli kaj pli iĝis ĝojiga, kaj setlis kiel kantinstruisto den Vieno, kie li loĝis en la Michaeler-domo apud la Michaeler-preĝejo, en kiu ankaŭ Metastasio havis loĝejon. Meze de la 1750-aj jaroj li dungis la junan Joseph Haydn kiel sia ĉambroservisto. Page de instruo, senkosta manĝo kaj loĝo Haydn inter alie devis akompani la kantolernantoj de Porpora per piano. Ĉar en Vieno li ne ricevis operomendojn, Porpora provis rememorigi sin kiel komponisto per la presita publikado de 12 sonatoj por violono kaj baso (1754). La kompare kun la tiama stato de instrumentkomponado jam ekstermodaj verkoj tamen ricevis nur malmulte da komprenemo.

En 1760 Porpora revenis al Napolo, kie li ekfunkciis la 10-an de aprilo kiel kapelestro ĉe la Conservatorio di Santa Maria di Loreto. Samtempe li ricevis la komision, novmuzikigi la ŝatatan libreton Il trionfo di Camilla de Silvio Stampiglia por la Teatro San Carlo, teksto, kiun li 20 jarojn antaŭe jam komponis por la sama scenejo. La< unua prezentado de tiu ĉi noveldono la 30-an de majo 1760 estis klara malsukceso, kiu igis lin ĉesi komponi operojn. La 1-an de majo li abdikis pro nekonataj kaŭzoj de sia posteno ĉe la konservatorio. Pri liaj restaj vivojaroj apenaŭ ekzistas fidindaj informoj. Metastasio raportas en letero al Farinelli, ke Porpora mortis malriĉe kaj solece en Napolo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivotempo Nicola Porpora estis rigardata kiel la plej bona kantinstruisto de Italio (kaj per tio de Eŭropo) kaj kiel senkomparebla eksperto pri la homa voĉo. Liaj instrumetodoj celis en tiam novstila maniero la evoluon dela individuaj kapabloj de ĉiu lernanto xis la perfekta regado de la voĉinstrumento. La formado de senmakule pura sono kaj la kapablo majstri ĉiun teorie eblan teknikan malfacilaĵon, estis rigardataj kiel kondiĉoj por la muzika interpretado. Ankaŭ postaj muzikhistoriistoj atribuis la florepokon de la Itala kantkulturo en la 18-a jarcento unuarange je la agado de Porpora.

Kiel komponisto Porpora estas rigardata kiel ĉefa reprezentanto de la Opera seria, la tiam domina operformo (escepte de Francio, kiu konservis sian propran tradicion fonditan de Jean-Baptiste Lully). Tipa por tiu ĉi operspeco estas la separado de recitativoj, en kiuj avancas la agado, kaj fermitaj muziknumeroj, preskaŭ nur arioj, en kiuj la rolouloj de la dramo esprimas siajn sentojn per la rimedoj de la virtuoza kantado. La muzika fenotipo tiel estas dominata de la solista kantado. La prikantataj sentoj („afektoj“) estis simile normigitaj kiel iliaj muzika prezentado. La specialaĵo de Porpora je tio estis la Aria di bravura, kiun li kondukis al sian kulminon. La kantpartio en tiaspecaj pecoj iĝas virtuoza obstaklovego por la voĉo, kiu ankoraŭ estas akcentata per ofte riĉa orkestra ekipo kun forta partopreno de blovinstrumentoj (Porpora favore uzas trumpetojn kaj ĉaskornojn). En Aria cantabile rezervita al teneraj sentimentoj tamen li kutime uzis gracian melodikon kun popularaj sonoj, kiu estas tipa por la frua Itala rokoko. Ke Porpora limigis la muzikigon de la fakta agado je la recitativoj, kiujn li ege ekzakte muzikigis je ekzakta priatento de la vortakcentoj kaj koncentriĝis je la arioj ofte sur nur muzikajn efektojn, oni ofte riproĉis al li, tamen tio plejparte kongruas kun la estetiko de la Opera seria.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Voĉkanta muziko[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

(interkrampe libretisto, urbo kaj jaro de la unua prezentado)

  • Agrippina (N. Giuvo; Napolo 1708)
  • Arianna e Teseo (Pietro Pariati; Vieno 1714)
  • Eumene (Apostolo Zeno; Romo 1721)
  • Adelaide (Antonio Salvi; Romo 1723)
  • Siface (Pietro Metastasio; Mailand 1725)
  • Semiramide riconosciuta (Metastasio; Venecio 1729, nova versio Napolo 1739)
  • Mitridate (Filippo Vanstryp; Romo 1730)
  • Germanico in Germania (N. Coluzzi; Romo 1732)
  • Arianna in Nasso (Paolo Antonio Rolli; Londono 1733)
  • Polifemo (Rolli; Londono 1735)
  • Carlo il Calvo (anonima; Romo 1738)
  • Il trionfo di Camilla (Silvio Stampiglia; Napolo 1740, nova versio Napolo 1760)
  • Statira (Francesco Silvani; Venecio 1742)
  • Filandro (Vincenzo Cassani; Dresdeno 1747)

Serenadoj[redakti | redakti fonton]

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

  • Davide e Bersabea (Rolli; London0 1734)
  • Gedeone (anonima; Wien 1737)

Instrumentmuziko[redakti | redakti fonton]

  • 12 sonatoj por 2 Violonoj kaj baso, presita en Vieno 1754
  • Konĉerto por violonĉelo kaj arĉinstrumentoj