Nicola Ruggiero
El Vikipedio
Nicola Ruggiero (naskiĝis la 22-an de januaro 1986 en Mola di Bari) estas itala esperantisto, aktiva en la junulara kaj en la literatura movado. Nuntempe li loĝas en Rejkjaviko, Islando.
Enhavo |
Esperanto-movado [redakti]
De 2006 ĝis 2008 li estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo. Kaj li estas B-komitatano de TEJO (periodo 2008-2010). Ekde 2006 li estas komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio.
Premioj [redakti]
En la jaro 2009 li gajnis la 1an kaj la 2an premiojn en la kategorio Poezio en Belartaj konkursoj de UEA.
Publikaj aperoj [redakti]
- Verkoj
- "La ĉerizarboj de Lucullo" eseo en "La lingvo serena", plenverkaro de Baldur Ragnarsson.
- Taglibro de nenifaranto. Poemaro. 2008, ESPERO, Partizánske (ISBN 978-80-969533-8-7) 72 p.
- Prelegoj
- "Pri La Infana Raso"
- en la unua kongreso de "Arci Esperanto" (ARCI = Itala Kultura kaj Distra Asocio)
- dum 74a Itala Kongreso de Esperanto, Pisa, 2007