Nicolae Bălcescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolae Bălcescu
Persona informo
Nicolaie Balcescu
Naskonomo Nicolae Balcescu
Naskiĝo 29-an de junio 1819 (1819-06-29)
en Bukareŝto
Morto 29-an de novembro 1852 (1852-11-29) (33-jaraĝa)
en Palermo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Drugs vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Princlando Valaĥio vd
Alma mater Saint Sava College vd
Familio
Patrino Zinca Bălcescu vd
Profesio
Alia nomo Nicolae Bălcescu vd
Okupo historiistoĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolae BĂLCESCU [nikolaje bəlĉesku] (naskita la 29-an de junio 1819 en Bukareŝto, mortinta la 29-an de novembro 1852 en Palermo (Sicilio)) estis rumana historiisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo. Li estas konsiderata la animo de la Valaĥia Revolucio de 1848.

Li prenis sian familian nomon ne, kiel tiutempe kutime, de sia patro (kiu nomiĝis Petrescu), sed de la patrino, kiu devenis el Bălceşti en la distrikto Vâlcea. Kiel gimnaziano ĉe la kolegio "S-ta Sava" en Bukareŝto, ek de 1832, li entuziasmiĝis pri historio. En 1832 li soldatiĝis en la Valaĥia Armeo. En 1840 li partoprenis en la konspiro de Mitică Filipescu kontraŭ la princo Alexandru Ghica; la konspiro fiaskis, kaj Bălcescu estis malliberigita en la monaĥejo Mărgineni por du jaroj.

Busto de Bălcescu en Palermo

Post sia liberiĝo li fondis la sekretan asocion Frăţia (frataro), kun karaktero framasonisma, kiu komplotis kontraŭ la princo Gheorghe Bibescu. Li vojaĝis al Francio kaj Italio, kie li studis historion. Ek de 1844 li estis redaktisto de la revuo Magazin istoric pentru Dacia (historia revuo por Dakio), kune kun August Treboniu. Same en 1844 aperis lia eseo Puterea armată şi arta militară de la întemeierea Prinţipatului Valahiei şi până acum (la batala forto kaj la milita arto ekde la kreo de la Valaĥia Princlando ĝis nun), en kiu li pledis por forta armeo kiel bazo de mem-regado.

En Francio li implikiĝis en la revolucio de februaro 1848; inspirite de tiu revolucio li revenis al Bukareŝto por partopreni en la revolucio de la 11-a de junio. Dum du tagoj li estis ministro kaj ŝtata sekretario de la provizora registaro revolucia. Kiel liberalulo li deziris proprietuligon de la kamparanoj kaj universalajn balotojn.

La osmanidaj aŭtoritatoj finis la revolucion kaj je la 13-a de septembro 1848 arestis Bălcescu. Li eskapis al Transilvanio, sed la habsburgaj aŭtoritatoj forpelis lin. En 1849 li en Bukareŝto provis trakti kun hungaraj revoluciuloj pri traktato rumania-hungaria.

La ceteron de sia vivo Bălcescu pasigis en ekzilo, precipe en Parizo kaj Sicilio. Li verkis sian plej gravan verkon Românii supt Mihai-Voievod Viteazul (rumanoj sub vojevodo Mikaelo la Brava). Li kunlaboris al la revuo La Tribune des Peuples (la tribuno de la popoloj), interalie kun Adam Mickiewicz. Franclingve li verkis Question économique des Principautés Danubiennes (ekonomika demando de la danubaj princlandoj).

Malsaniĝinta je tuberkulozo li mortis en 1852 en Palermo.