Nicolae Ceaușescu
Nicolae Ceaușescu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nicolae Ceaușescu en la jaro 1978
| |||||
Persona informo | |||||
Nicolae Ceaușescu | |||||
Naskiĝo | 26-a de januaro 1918 en Ŝablono:Flagicon Scornicești, Rumanio | ||||
Morto | 25-a de decembro 1989 en Ŝablono:Flagicon Târgovişte, Rumanio | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Ghencea Cemetery vd | ||||
Religio | Neniaj (ateisto) | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Rumanio • Socialisma Respubliko Rumanio vd | ||||
Alma mater | University of Nice Sophia Antipolis • Milita Lernejo M. V. Frunze • Bukareŝta Akademio pri Ekonomiaj Studoj vd | ||||
Partio | Rumana Komunista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ion Ceaușescu vd | ||||
Edz(in)o | Elena Ceaușescu | ||||
Infanoj | Valentin Ceaușescu, Zoia Ceaușescu, Nicu Ceaușescu | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto • ŝuisto • Prezidento de Rumanio vd | ||||
Laborkampo | politiko • armearo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĝenerala Sekretario de Rumana Komunista Partio | |||||
Dum | 22-a de marto 1965 – 22-a de decembro 1989 | ||||
Antaŭulo | Gheorghe Gheorghiu-Dej | ||||
7-a Prezidento de Rumanio | |||||
Dum | 9-a de decembro 1967 – 22-a de decembro 1989 | ||||
Antaŭulo | Chivu Stoica | ||||
Sekvanto | Ion Iliescu | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicolae CEAUȘESCU [nikoˈlae t͡ʃe̯auˈʃesku], esperantigite Nikolae Ĉaŭŝesku (1918 – 1989) estis la plej supera reprezentanto de Rumanio ekde la mezo de la 60-aj ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, dogma komunisto, kiu ja ŝirmis sian landon kontraŭ troa dependeco je Sovetunio, sed li mem regis ĝin kun ekstrema brutaleco. En la jaro 1989 li estis ekzekutita de revolucia tribunalo.
Nicolae Ceaușescu naskiĝis la 26-an de januaro 1918 en la sudrumania vilaĝo Scornicești. En la 30-aj jaroj li fariĝis konvinkita komunisto kaj estis pro siaj aktivecoj ripete malliberigita. En la jaro 1939 li edziĝis al Elena Petrescu, kiu konsentis kun liaj politikaj opinioj. Post la jaro 1940 li troviĝis en arestejo komune kun la komunista ĉefulo Gheorghe Gheorghiu-Dej kaj li fariĝis lia lernanto.
En la jaro 1944, mallongtempe antaŭ tio, antaŭ ol Ruĝa Armeo eniris Rumanion, Ceaușescu fuĝis el la karcero. En la jaroj 1944 – 1945 li estis sekretario de Asocio de Komunisma Junularo kaj en la jaro 1945 li fariĝis kandidato de centra komitato de la komunisma partio. Post la jaro 1947, kiam en la lando estis enpraktikigita komunisma reĝimo, li estis en funkcio de ministro de agrikulturo (1948 – 1950) kaj vicministro de nacia defendo (1950 – 1954) kun rango de generalmajoro. Post tio, kiam lia instruisto Gheorghiu-Dej fariĝis la unua sekretario de la partio (en la jaro 1955), li antaŭenpaŝis je dua ŝtupo en la partia hierarkio kiel ano de la politburoo kaj ĉefo de la sekretariejo. Post la morto de Gheorghiu-Dej en la jaro 1965 li enfruntiĝis en la partio anstataŭ li kaj du jarojn post tio li estis elektita kiel kapo de la ŝtato.
Kiel prezidanto de ŝtata konsilantaro – ekde la jaro 1974 prezidento – de Rumana Socialista Respubliko li tenis rigidan komunisman kurson. Malgraŭe li retenis grandan sendependecon de Sovetunio. En la jaro 1968 li fakte retiriĝis el Varsovia Kontrakto, post tio, kiam li rifuzis invadon de Ĉeĥoslovakio, kaj en la jaro 1979 li dure kondamnis la sovetan invadon de Afganistano.
Sed la sendependa eksterlanda politiko ne signifis, ke Ceaușescu ekzemple nur malproksime koketis en interlanda politika tereno kun la ideo de demokratio. Lia reĝimo apartenis al la plej duraj inter la eŭropaj komunismaj reĝimoj. Li apogis sin precipe sur timata sekreta polico, kiu kontrolis la informrimedojn kaj en nasko ĝi persekutis eĉ la plej malgrandan indikon de opoziciaj klopodoj. En la 70-aj jaroj Ceaușescu komencis programon de troa industriigo (en tio li estis simila al Stalin en la 30-a jaroj), pro kiu la lando pagis per grandega ŝuldiĝo. Por repagi la bonhavaĵojn, Ceaușescu komencis grandanime eksporti agrikulturan produktaron, malgraŭ tio ke lia propra nacio suferis pro manko de nutraĵoj, fueloj kaj aliaj produktoj. Dum Rumanio falis en malriĉecon kaj malhavon, la diktatoro kaj lia edzino kulturis la propran kulton de personeco. Ceaușescu senhonte preferigis siajn parencojn kaj li certigis al la propra edzino kaj ankaŭ al ceteraj familianoj influhavajn kaj profitdonajn postenojn.
La reĝimo krimis unu maljustaĵon post la alia (interalie estis komencita kampanjo por likvido de miloj da vilaĝoj, kies agrikultura loĝantaro estis translokita en stalinajn loĝdomarojn) kaj en la lando fortiĝis spite al la bruta reprezalio rezisto. La 17-an de decembro de 1989 la sekreta polico komencis laŭ ordono de Ceaușescu pafadon en manifestaciantojn en urbo Timișoara. La manifestaciantoj ĉi-foje ne lasis sin timigi kaj la protestoj disvastiĝis eĉ en Bukareŝton, la ĉefurbon de Rumanio. La 22-an de decembro eksplodis amasaj dizertadoj de armeaj taĉmentoj, kiuj aliĝadis en la flankon de la opozicio. Ceaușescu kun la edzino Elena provis fuĝi el la ĉefurbo en helikoptero, sed ili estis kaptitaj kaj post rapida juĝo antaŭ armea tribunalo ili estis pafmortigitaj. Tio okazis la 25-an de decembro de 1989.
Bildaro
-
Ceaușescu (maldekstre), kun sia antaŭulo Gheorghe Gheorghiu-Dej
-
Ceaușescu kun Jimmy Carter en 1978
Vidu ankaŭ