Nicolai Liventhal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nicolai LIVENTHAL (naskiĝis en 1916, mortis en 2004 en Kastrup - Danio) estis eston-devena dana ekonomiisto kaj Esperantisto.

Liventhal estis ekonomiisto el Tallinn (Estonio), sed venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Li estis esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la Esperanto-Asocio de Estonio (EAE, fondita en 1922) de 1938 ĝis 1940. En Kopenhago li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio. Post la Universala Kongreso en Hamburgo en 1974, dum kiu Ivo Lapenna ne estis reelektita, li - kiel multaj Esperantistoj en Danio - apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM), skisman organizon de Esperantistoj, kiuj ne subtenis la novan politikon de "ne plu neŭtrala" UEA, sed restis fidelaj al la esperantismo de Lapenna.