Nicolas-Joseph Cugnot
El Vikipedio
Nicolas-Joseph Cugnot (n. 25-an de septembro 1725, Poid, Francio – m. 2-an de oktobro 1804 Parizo) estis franca militara inĝeniero; planisto kaj konstruisto de la unua funkcianta aŭtomobilo, kiu estis grandega, malpeza, vapormova, trirada veturilo.
Cugnot soldatservis dum la sepjara milito en la aŭstra armeo, en 1763 li reiris al Parizo, kie verkis pri militaraj aferoj kaj eksperimentis per pli fue elpensitaj inventaĵoj. En 1769 kaj 1770, li konstruis du vapormovigitajn traktorojn por tiri kanonojn. El tiuj la dua restis eĉ ĝis hodiaŭ en la Conservatoire National des Arts et Métiers en Parizo, kie oni povas spekti ĝin.
La vapormaŝino estis dupiŝta - planita laŭ ideoj de Denis Papin, franca fizikisto -, en kiu la unua sola rado estis pelita kaj direktebla. Problemo estis la postplenigo de la akvo.
Tiu veturilo ankaŭ havis la unuan aŭtomobil-akcidenton en la historio. Ĝi kuris kontraŭ la muro de la garnizono.
Kaŭzo estis la konstruo:
- Malfavora distribuo de la pezo. La vaporujo situis antaŭ la antaŭa rado.
- La bremso estis malforta aŭ mankis. En la bildoj oni ne vidas iun ajn bremson.
- La stirado estis malfacila
[redakti]
- Rauck, Max J. B.: Cugnot, 1769–1969: der Urahn unseres Autos fuhr vor 200 Jahren. München: Münchener Zeitungsverlag 1969.
- Bruno Jacomy, Annie-Claude Martin: Le Chariot à feu de M. Cugnot, Paris, 1992, Nathan/Musée national des techniques, ISBN 2-09-204538-5.
- Louis Andre: Le Premier accident automobile de l'histoire , in La Revue du Musée des arts et métiers, 1993, Numéro 2, p 44-46

