Nicolas Dupont-Aignan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Dupont-Aignan
Nicolas Dupont-Aignan, en 2011.
Nicolas Dupont-Aignan, en 2011.
Persona informo
Nicolas Dupont-Aignan
Naskiĝo 7-a de marto 1961
en Parizo (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversité Paris-DauphineNacia Lernejo pri Administrado • Établissement La Rochefoucauld vd
Partio Kuniĝo Por la Respubliko (RPR) (1974-1999)
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) (2002-2007)
Ekstaru La Respubliko (DLR) (de 2008)
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en YerresParizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Ekstaru La Respubliko
Dum la 23-a de novembro 2008
Antaŭulo Li mem (estro de parto en Unuiĝo por Popola Movado (UMP))
Urbestro de Yerres
Dum 25-a de junio 1995
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolas Dupont-Aignan (kelkfoje kromnomita « NDA ») estas franca politikisto, naskiĝinta la 7-an de marto 1961, en la 15-a arondismento de Parizo.

Ano de Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), de Kuniĝo por Francio kaj Sendependeco de Eŭropo (RPF), de Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kiun li forlasis por fondi novan partion, Ekstaru La Respubliko (DLR), li estas urbestro de Yerres (Essonne) de 1995 kaj deputito de 1997. Li elektis « ne » al la referendumo de 2005 pri la traktato stariganta konstitucion por Eŭropo kaj provis poste kandidatiĝi por la prezidenta baloto de 2007.

Ekde sia eliro el Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en januaro 2007, li sidas en la nacia Asembleo kiel « nealiĝinta » deputito . Li estas prezidanto de Ekstaru La Respubliko (DLR), politika partio degaŭlisma, kaj kunprezidas la eŭropan partion EUDemokratoj. Kandidato en la prezidenta baloto de 2012, li ricevis 1,79 % de la esprimitaj voĉoj.

Biografio

Studoj

  • 1982 : diplomita de IEP (Institut d’études politiques de Parizo)
  • 1984 : licenciulo en juro
  • 1985 : diplomo de fakigitaj superaj studoj en entrepren-estrado kaj financaj merkatoj en universitato Paris-Dauphine
  • 1989 : lernanto de ENA (École nationale d'administration)

Privata vivo

Edziĝinta de 1990 al advokatino Valérie Vecchierini, li estas patro de du filinoj : Victoire kaj Sixtine.

Civila kariero

Ministeriaj asistantaroj

  • De 1993 ĝis 1994 : asistantarestro, poste teknika konsilanto de la ministro pri edukado (François Bayrou)
  • De 1994 ĝis 1995 : teknika konsilanto pri dungado, urba ekologio kaj bruo, en la asistantaro de la ministro pri mediprotektado (Michel Barnier)

Politrika kariero

La 3-an de februaro 1999, li fondis la partion Ekstaru La Respubliko (DLR), Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), kaj, por la eŭropaj balotoj de 1999, vokas por voĉdoni por la « suverenisman » liston de Charles Pasqua kaj Philippe de Villiers.

Li kandidatis por la prezidanteco de UMP la 28-an de novembro 2004, fronte al Nicolas Sarkozy kaj Christine Boutin, kaj ricevis 9,7 % de la voĉoj.

En oktobro 2005, li rezignis pri kandidatiĝo al la prezidenta baloto pro ne sukceso kolekti la 500 necesajn subskribojn de elektitoj.

Nicolas Dupont-Aignan, okaze de intervjuo.

Kreo de Ekstaru La Respubliko

Malkonsente kun Nicolas Sarkozy, li anoncis sian eliron el UMP la 13-an de januaro 2007[1] kaj kreis la 31-an de marto 2007 la partion Ekstaru La Respubliko.

Foto de Nicolas Dupont-Aignan
Nicolas Dupont-Aignan en 2011.

La 10-an de junio 2007, Nicolas Dupont-Aignan estis reelektita en la 8-a deputita distrikto de Essonne en la unua vico de la deputitaj balotoj, kun 57,38 % de la esprimitaj voĉoj, fronte al naŭ kandidatoj, el kiuj neniu el UMP.

En 2008, li vigle kritikis la adopton per la Parlamento de la traktato de Lisbono, kiun li prezentis kiel simpligitan puĉon[2], konsiderante ka la franca popolo jam rifuzis tiun tekston kun la nomo de eŭropa konstitucio la 29-an de majo 2005.

Li estis reelektita deputito de la 8-a deputita distrikto de Essonne okaze de la deputitaj balotoj de 2012.

Verkoj

Notoj kaj referencoj

  1. LeMonde.fr : Nicolas Dupont-Aignan forlasas UMP
  2. La simpligita puĉo, Éd. du Rocher, (2008). (ISBN 978-2268065434)

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj