Nicolas Fouquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Fouquet

Nicolas FOUQUET, en esperanto Nikolao Fuketo, (naskiĝis la 27-an de januaro 1615 - mortis la 23-an de marto 1680) estis vicgrafo de Melun kaj de Vaux, markizo de Belle-Isle kaj ministro pri financoj de Francio komence de la reĝado de Ludoviko la 14-a. Li devenis de granda franca nobela familio.

Post la Frondo kaj la reveno de la kardinalo Mazarin, Fouquet petis kaj ricevis en 1653 oficon titolitan "superintendanto de la financoj", tio estas ministro pri financoj. Danke al tio kaj danke al bona edziĝo, li progrese fariĝis tre riĉa kaj estis rigardita kiel unu el la plej potencaj personoj tra la reĝlando. Li ekzemple elspezis multe da mono por starigi belegan palacon sur siaj privataj landoj, la kastelo de Vaux-le-Vicomte, kie li organizis grandajn festojn kun la plej gloraj intelektuloj de tiu epoko (Jean de La Fontaine, Pierre Corneille, Scarron...).

La juna Ludoviko la 14-a, kiu volis starigi veran absolutan monarkion, ĵaluzis pri tiu tro prospera kortegano, kaj decidis arestigi lin pro falsaj akuzoj en 1661, nur iomete post festo en Vaux-le-Vicomte. La proceso daŭris preskaŭ tri jarojn, kaj Fouquet estis fine enkarcerigita dum sia tuta vivo. Li verŝajne mortis en 1680 en sia prizono.

Ŝablono:LigoLeginda