Nicolas Midy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nicolas Midy, sendito de la Universitato de Parizo, estis kanoniko de Rueno, nomumita la 4-an de majo 1431, por la proceso kontraŭ Johana de Arko. La nomumo al ĉi tiu pozicio estis pro lia konata agresemo kontraŭ Johana.

En la proceso de la rehabilitĝo de Johana, Boisguillaume diris ke lin trafis lepro kelkajn tagojn post la ekzekuto. Tamen, la registroj montras ke li iris al la Koncilio de Florenco en 1432, li vivis en Amiens en 1436. Malfrue en 1438, li ankoraŭ aperas en la registro de la kanonoj de Rueno.