Nicolas Mignard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolas Mignard
Musée Calvet Nicolas-Mignard.jpg
Nicolas Mignard, memportreto, Muzeo Calvet, Avignon
Dato de naskiĝo ĉ. la 7-an de februaro 1606(nun 1606-02-07)
Loko de naskiĝo Troyes, Ĉampanjo
Dato de morto la 20-an de marto 1668 (62-jara)
Nacieco Franca
Sukcesis kiel Pentristo
Artista nomo Mignard d'Avignon
Artista celigo Baroka Pentrado
Reprezentaj verkoj Portretoj
v  d  r
Information icon.svg

Nicolas MIGNARD, (baptita la 7-an de februaro 1606 en preĝejo Sainte-Madeleine de Troyes en Ĉampanjo, mortis la 20-an de marto 1668), kromnomita « Mignard de Avignon »[1], estis pentristo de la franca Baroka Pentrado[2] kaj franca gravuristo, frato de Pierre Mignard. Li studis kun pentristo kies nomo estas nekonata.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nepo de Pantaléon Mignard, armil-komercisto, filo de Pierre Mignard kaj de Marie Gallois[3], li estas la frato de pentristo Pierre Mignard kromnomita « Mignard la Romano », kaj patro de Pierre II Mignard, kromnomita « la kavaliro Mignard ».

De 1635 al 1637, li trapasis 2 jarojn en Romo en Italio kopiante pentristojn Annibale Carracci kaj Francesco Albani. Poste, li establis sin en Avignon, kie li pentris por amatoro Amours de Théagène et de Chariclêe, kaj kie li edziĝis, pro kio li estis kromnomita Mignard de Avignon. Li ankaŭ laboris por eminentuloj kaj monaĥejoj.

Vokita al Parizo de Mazarin en 1660, li estis komisiita de Ludoviko la 14-a dekoracii plurajn apartamentojn de la teretaĝo de palaco de Tuileries.

Li estis akceptita de Akademio la 3-an de marto 1663 kaj fariĝis ties rektoro.

Li postlasis kvin gravuritajn tabulojn laŭ pentraĵoj faritaj de Annibale Carracci por galerio de palaco Farnese.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Multaj portretoj, inter kiuj tiu de la reĝo, de la reĝino, kaj de la plimulto de la nobeloj de la kortego[4], kaj ankaŭ:

  • Dekoraciado de apartamentoj de Palaco de Tuileries
  • Apolono kaj la kvar Sezonoj.[2]
  • Apolono kaj Pitono.[2]
  • Apolono kaj Midaso.[2]
  • Apolono kaj la tri Muzoj (videbla en Musée Calvet de Avignon).[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Exposition au palais des papes du peintre Nicolas Mignard, dit Mignard d'Avignon, du 25 juin au 15 octobre 1979
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Biografio de Nicolas Mignard en tuileries.fr
  3. M. Le Brun-Dalbanne « La jeunesse de Pierre Mignard », en Mémoires de la Société académique d'agriculture, des sciences, arts et belles-lettres du département de l'Aube, 1867, vol. 31, p. 109-110. Anekdoto laŭ kiu Pierre Mignard estus oficiro de estonta Henriko la 4-a, nomita Pierre More kiu ŝanĝus sian nomon al Mignard devenas de abato de Monville. Ĝi estas delonge agnoskita kiel senfunda.
  4. Biografio de Nicolas Mignard

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Emmanuel Benezit, Dictionnaire critique et documentaire des peintres, sculpteurs, dessinateurs et graveurs de tous les temps et de tous les pays, Parizo, R. Roger kaj F. Chernoviz, 1911-1923, 3 tomoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antoine Schnapper, Mignard d'Avignon (1606-1668): catalogue de l'exposition Palais des Papes, Avignon, 25 juin-15 octobre 1979, Palais des Papes, Avignon, 1979, 176 paĝoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]