Nicolaus Hasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolaus Hasse
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1605 (1605-01-01)
en Lubeko
Morto 1-an de januaro 1670 (1670-01-01) (65-jaraĝa)
en Rostock
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Patro Peter Hasse
Infano Peter Hasse
Parencoj Johann Adolf Hasse
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Nicolaus (ankaŭ: Nikolaus) Hasse (* ĉ. 1617 en Lübeck; † depende de la fonto inter la sanktula tago Michaelis kaj kristnasko 1670 resp. 8-a de marto 1672 en Rostock) estis germana komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nicolaus Hasse verŝajne ricevis muzikinstruon de sia patro, Peter Hasse. En 1642 Nicolaus Hasse iĝis orgenisto de la preĝejo St. Marien en Rostock. Laŭ unu fonto li emeritiĝis en 1671, kio kontraŭas la mortodaton indikatan de alia fonto.

Hasse ŝajne havis financajn problemojn, ĉar li plurfoje petis pri salajratigoj aŭ antaŭpagoj. Li havis filon, kiun li volis sendi al Hamburgo pro provmuzikado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

De Hasse konserviĝis 21 suitoj por vjolo kaj ĝeneralbaso, 13 polaj dancoj por trumpeto kaj ĝeneralbaso evidente destinitaj por Collegium musicum, 1 „Aufzug“ [akto] samkiel 50 sakralaj kantoj; pluaj verkoj estas malaperintaj. Orgenverkoj nur dise troveblas. Liaj sakralaj kantoj, kies melodia deveno ne ĉiel certas, apogixas al la madrigalstilo kaj montras fortan esprimivon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]