Nicole Belloubet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicole Belloubet
Persona informo
Nicole Belloubet
Naskiĝo 15-a de junio 1955
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Panteono-Assas • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Pierre-Laurent Frier
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuristo • universitata instruisto • academy rector vd
Doktoreca konsilisto Georges Dupuis vd
Membro de la Konstitucia Konsilio
Prezidento Jean-Louis Debré
Antaŭulo Jacqueline de Guillenchmidt
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicole Belloubet (naskiĝinta la 15-an de junio 1955), estas franca juristino kaj politikistino, kiu ekde 2024 servas kiel ministro de nacia edukado en la registaro de ĉefministro Gabriel Attal[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1978, Nicole Belloubet fariĝis doktorino pri juro en 1990 en la universitato Parizo 1 Panthéon-Sorbonne, per memuaro titolita : « Pouvoirs et relations hiérarchiques dans l'administration française », ŝi estis akceptita duarange per la konkurso pri agregacio de publika juro en 1992. Ŝi estas universitata profesoro kaj okupis la postenon de estro de la lernejaro de Limoges de 1997 ĝis 2000 poste de tiu de Tuluzo inter 2000 kaj 2005[2].

De 2000 ĝis 2005, ŝi estis prezidantino de la konduka interministeria komitato por la promocio de seksa egaleco en la edukaj sistemoj. En 2001, ŝi redaktis, laŭ peto de Jack Lang, tiam ministro pri nacia edukado, raporton titolitan 30 mesures pour lutter contre les violences sexistes et sexuelles dans les établissements scolaires poste en 2002, duan raporton, kiu faras 30 proponojn por la estonteco de la lico[3].

Sekve de la municipaj balotoj de 2008, ŝi fariĝis unua vicurbestrino komisiita pri kulturo de la urbo Tuluzo de la urbestro Pierre Cohen. Elektita al la Regiona Konsilio de Sudo-Pireneoj la 21-a de marto 2010 sur la listo PS de Martin Malvy, ŝi okupis la postenon de la unua vicprezidantino, komisiita pri edukado, supera instruado kaj esplorado, kaj forlasis sian oficon de vicurbestrino de Tuluzo, tamen restante municipa konsilianino.

La 12-an de februaro 2013, ŝi estis nomumita de Jean-Pierre Bel, prezidanto de la Senato, por la Konstitucia Konsilio por naŭjara mandato. Ŝi anstataŭis Jacqueline de Guillenchmidt, nomumita en 2004[4]. La 14-an de marto, ŝi ĵuris antaŭ la prezidanto de la Respubliko[5]. Ŝi fariĝis la unua virino profesorino pri juro nomumita membro de la Konstitucia Konsilio. Antaŭ ŝia nomumo, nur 6 virinoj okupis tian postenon, Noëlle Lenoir estis la unua de 1992 ĝis 2001.

Nicole Belloubet estas vidvino de Pierre-Laurent Frier, profesoro pri publika juro en la universitato Parizo 1 Panthéon-Sorbonne, mortinta en 2005.

Mandatoj[redakti | redakti fonton]

Regiona Konsilio de Sudo-Pireneoj[redakti | redakti fonton]

  • Regiona konsilianino de la 22-a de marto 2010 ĝis la 13-a de marto 2013
  • Unua vicprezidantino, komisiita pri edukado, supera instruado kaj esplorado de la 22-a de marto 2010 ĝis la 13-a de marto 2013

Aglomera komunumaro Granda Tuluzo[redakti | redakti fonton]

  • Vicprezidantino de aprilo 2008 ĝis decembro 2008

Urbeca komunumaro Granda Tuluzo[redakti | redakti fonton]

  • Vicprezidantino de decembro 2008 ĝis ???

Komunumo Tuluzo[redakti | redakti fonton]

  • Municipa konsilianino de 2008 ĝis 2013
  • 1-a adjointe komisiita pri la kulturo de 2008 ĝis 2010

Premioj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Dominique Vidalon, Macron replaces embattled education minister with former justice minister Belloubet, Reuters. la 8-an de februaro 2024.
  2. Kariertabelo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine en la interretejo de Sciences Po Tuluzo.
  3. Nicole Belloubet nomumita al la Konstitucia Konsilio en le interretejo "tempsreel.nouvelobs.com"
  4. « Nicole Maestracci kaj Nicole Belloubet nomumitaj al la Konstitucia Konsilio », gazeto Le Monde de la 12-a de februaro 2013.
  5. « La tri novaj membroj de la Konstitucia Konsilio ĵuris », Le Monde de la 14-a de marto 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]