Nida

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nida (germane Nidden) estas feria urbeto en Litovio. Ĝi troviĝas sur la aparte mediprotektata, longa sed mallarĝa kurona duoninsulo en trikilometra distanco al la bordo de la Balta Maro, sed tuj ĉe la bordo al la kurona laguno, kaj kune kun kvar aliaj loĝlokoj membras en la urba komunumo Neringa, kies administrejo troviĝas en Nida. La geografia situo de la urbeto estas 55° 18′ N, 21° 00′ E.

Origine la fiŝista vilaĝo estis enloĝata de prusoj, anoj de nekristana balta popolo parenca al la hodiaŭaj litovoj kaj latvoj, kiuj dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj persekutiĝis de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, kiu alportis novajn, germanlingvajn loĝantojn. En teksto de tiu ordeno la vilaĝo unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1385. Laŭ historiaj fontoj la setlejo origine situis du kilometrojn sude de la nuna loko, sed pro migrantaj grandaj sablodunoj, kiuj kovris la tutan vilaĝon, dufoje devis esti restarigata en nova loko, duafoje dum la jaro 1730. Du tute malgrandaj najbaraj vilaĝetoj kun la iom neĝentilaj nomoj Skruzdynė (litove formikejo) und Purvynė (litove malpuraĵejo) integriĝis en la vilaĝon. Hodiaŭ Nida dumvintre havas 1500 konstantajn enloĝantojn kaj per tio estas la plej granda loĝoloko de la kurona duoninsulo – dumsomere tamen multoble pli da homoj vivas en Nida, ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ sezonaj dungitoj de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj. La kurona duoninsulo, do de la 13-a jarcento loĝata de germanlingvanoj kaj parto de la germana ŝtato kaj poste provinco Orienta Prusio, de nordo al sudo longas 98 kilometrojn, el kiuj ekde la jaro 1923 la nordaj 52 kilometroj apartenas al Litovio kaj ekde la jaro 1945 la sudaj 46 al la regiono Kaliningrado, kiu apartenas al Rusio. Nida situas 4 kilometrojn norde de la rusia-litova limo, do 50 kilometrojn de la suda rando kaj 48 de la norda rando de la duoninsulo, rekte en ties centro. Ene de Litovio, la urbeto apartenas al la distrikto Klaipėda kaj situas 48 km sude de ties distrikta ĉefurbo Klaipėda, kies centro atingeblas post 300-metra pramveturo de la norda pinto de la duoninsulo.

Ekonomio

Origine la vilaĝanoj vivis de fiŝkaptado, sed jam ekde la fino de la 19-a jarcento la turismo iĝis pli grava enspezofonto. La kurona duoninsulo de tiam estis ekologie aparte mediprotektata, la aŭta trafiko estas limigata per tio, ke el "kontinenta Litovio" nur per unu pram-linio eblas atingi la duoninsulon, do necesas pagi la pram-veturon, poste ekologian enirpagon en la komunumon Neringa, kaj en Nida mem la nombro da hotelaj kaj ferioloĝejaj litoj estas limigita, ĉar estas malpermesate konstrui hotelojn en lokoj, kie ĝis nun ne staras domoj - do nur eblas transformi jam ekzistantajn domojn al hoteletoj, kaj ankaŭ pri tio ekzistas striktaj limigoj. Rezulte ekzistas ne tro da feriemuloj, la loko restis tre trankvila kaj etosa, por turistoj el Litovio, sed ankaŭ el Germanio, iom el Skandinavio kaj la aliaj du respublikoj de Baltio, parte ankaŭ prosperaj unuopaj feriemuloj el Pollando, Rusio kaj Belarusio, tial aparte alloga - entute la urbeto konsideriĝas la plej konata celo de eksterlandaj turistoj en Litovio. La prezoj pro feria tranoktado rezulte estas relative altaj, sed kompense - kompare al okcident-eŭropaj prezoj - la manĝado en unu el la bonkvalitaj, diversaj kaj abundaj restoracioj estas relative favorpreza. Krom hoteloj kaj ferioloĝejoj en diversaj prezokategorioj ekzistas densa reto de vojoj por migrado kaj biciklado, pluraj eblecoj por tendumado, kaj la plaĝo el tre fajna sablo ĉe la balta maro laŭ la tuta longo de la duoninsulo estas larĝa kaj pura.

Trafiko sur la duoninsulo

Ekzistas asfaltita strato (R 515), kiu de nordo al sudo preskaŭ komplete pasas la tutan duoninsulon. En multaj lokoj ĝi pasas rekte ĉe la bordo de la laguno, en aliaj partoj trapasas la pinarbaron en la mezo inter la du mara kaj la laguna bordoj. Stratoj al la urbetoj deflankiĝas de tiu "spina" strato. La kilometroŝtonoj de la strato helpas orientiĝi, kie ekzakte sur la longa terpeco oni troviĝas. En la rusia parto la numerigo komenciĝas ĉe la ŝildo "Kurona Duoninsulo" ĉe la vilaĝo Zelenogradsk (germane Cranz) kaj finiĝas (kilometro 46) ĉe la rusia-litovia limo. En la litova parto maldekstraflanke skribiĝas la distanco al la rusia-litova limo, dekstre la distanco ĝis la kajo de la pramo al Klaipėda.

Krom la piediranta kaj la aŭta pramo inter Smiltynė kaj Klaipėda ekzistas eta ŝipo, pendolanta inter Nida kaj Šilutė (germane: Heydekrug). Krome ekzistas rusa busa linio, kiu ligas la rusan parton de la duoninsulo kun la litova, kun Klaipėda kaj Liepaja en Latvio, kaj litova busa linio, kiu ligas Nida kun Klaipėda kaj Kaŭnaso.

En Palanga ekzistas eta internacia flughaveno kun konektoj inter alie al Frankfurto ĉe Majno, Berlino, Kopenhago, Stokholmo, Oslo kaj Malmö. De la flughavenoj Kaŭnaso kaj Vilnius eblas per buso same atingi la regionon. Al Kaŭnaso el diversaj eŭropaj urboj ankaŭ flugas la kompanio RyanAir, kiu foje ofertas aparte malmultekostajn flugojn. Ekzistas internaciaj pramkonektoj Klaipėda trans la Balta Maro al pluraj havenoj de Germanio kaj Skandinavio.

Kaj la litova kaj la rusa parto de la duoninsulo estas Naciaj Parkoj. Envojaĝante la urban komunumon Neringa per aŭto, necesas pagi ekologian enirpagon (dum 2006 ĉirkaŭ 20 lidoj, pli-malpli 6 eŭroj), kiu por peraŭtaj vojaĝantoj el "kontinenta Litovio" aldoniĝas al la kostoj de la pramŝipo (po aŭto ĉirkaŭ 30 Lidoj, pli-malpli 9 eŭroj). Ekde 2000 la Kurona Duoninsulo estas monda heredaĵo de UNESKO laŭ la listo pri elstaraj kulturaj pejzaĝoj.

Vidindaĵoj

feriodomo de la aŭtoro Thomas Mann en Nida

Kiel ĉefa altiraĵo de Nida konsideriĝas la pejzaĝe bela situo oriente ĉe la klimate milda laguna, kaj okcidente ĉe la iom pli venta mara flankoj de la kurona duoninsulo. Ĉirkaŭ Nida troviĝas multaj arbaraj, erikejaj kaj dunaj areoj. La "Granda Duno" tuj apud Nida estas la dua plej granda en Eŭropo (la plej alta, la "Dune du Pyla", troviĝas ĉe Arcachon en Francio). La "Granda Duno" germanlingve ankaŭ nomiĝis la "Saharo de Orienta Prusio", kaj ĝi kaj la ĉirkaŭaj dunoj tiom grandas (averaĝe 35 metrojn, sed pluraj pli ol 60 metrojn), ke - vidante nur sablon kaj ĉielon - oni facile vere sentas sin en dezerto. Tamen sufiĉas grimpi unu aŭ du dunegojn, kaj videblas aŭ la maro, la laguno, peco de la tipe nordeŭropa pinarbaro, kiu intertempe kovras grandan parton de la duoninsulo, aŭ herbaron plantitan je la dunorandoj, eble la okuloj ankaŭ kaptas lignan padon inter la dunoj... kaj denove klaras, ke temas pri nordorienta Eŭropo, tute ne dezerta.

Interesaj vidindaĵoj krome estas inter alie la eksa feriodomo de la germana aŭtoro de Thomas Mann, kiu konstruiĝis dum 1929 en la tipa stilo de fiŝistaj lignaj domoj, en kiu la aŭtoro kun sia familio pasigis la somerojn inter 1930 kaj 1932 kaj verkis inter alie la romanegon "Jozefo kaj siaj fratoj". Nun la domo – situanta sur deklivo kun bela panoramo al la laguno – estas muzeo. Plie videblas muzeo pri sukceno, pluraj artaj galerioj kaj la malnova protestanta tombejo el la germana tempo kun tipaj kuronaj krucoj. La centro de la urbeto grandparte konsistas el pitoreskaj fiŝistaj lignodomoj (inter la malmultaj tre modernaj konstruaĵoj estas la katolika preĝejo: Ĝis 1923 la germanlingva regiono estis protestanta, nur la de tiam alvenintaj litovoj alportis katolikismon), vidindan promenadon ĉe la laguno kaj havenon por jaĥtoj.

Eksteraj ligiloj