Sankt-Antoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niedermuhren)
Sankt-Antoni
Blazono de Sankt-Antoni
Blazono de Sankt-Antoni
Blazono de Sankt-Antoni
former municipality of Switzerland • kvartalovilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 49′ 19″ N 7° 15′ 40″ O / 46.82194 °N, 7.26111 °O / 46.82194; 7.26111 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 19″ N 7° 15′ 40″ O / 46.82194 °N, 7.26111 °O / 46.82194; 7.26111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1925
Areo 16,79 km²
Alteco 715 m super marnivelo
Poŝtkodo 1713
Komunumkodo 2302
Mapo de Sankt-Antoni
Mapo de Sankt-Antoni
Mapo de Sankt-Antoni
vdr

Sankt-Antoni (oficiala germnalingva skribmaniero St. Antoni, en la franca lingvo Saint-Antoine) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1925 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt-Antoni situas en la Friburga Mezlando proksimume 10 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Friburgo, okcidente de la rivero Sinĝino, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo Sankt-Antoni konsistas krom la vilaĝo Sankt-Antoni el la vilaĝetoj kaj setlejoj Bächlisbrunnen, Burg, Burgbühl, Guglenberg, Henzenried, Lampertshalden, Lehwil, Mellisried, Niedermonten, Niedermuhren, Niedermonten, Schwenny, Tutzishaus, Weissenbach kaj Winterlingen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,79 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sankt-Antoni limas en nordo al Wünnewil-Flamatt, en nordnordoriento en Ueberstorf, en nordoriento al Heitenried, en oriento al Schwarzenburg, en sudo al Alterswil, en okcidento al Tafers, en nordokcidento al Schmitten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sankt-Antoni pasas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Friburgo al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 6 kilometrojn norde de la komunumo en Flamatt. Per la buslinio de Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Sankt-Antoni ekzistis neniu setlejo. Post venko en batalo de la friburganoj kontraŭ la bernanoj en la jaro 1447 en la jaro 1448 estis konstruita kapelo konsekcrita al Sankta Antonio. La nomo de tiu kapelo en la jaro 1690 fariĝis la nomo de la vilaĝo. Ĝis 1831 Sankt-Antoni estis kvartalo (en la alemana lingvo Schrot) de la paroĥo Tafers. En la jaro 1832 Sankt-Antoni konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]