Niederried ĉe Interlaken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niederried bei Interlaken)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Niederried
Niederried ĉe Interlaken
Blazono de Niederried ĉe Interlaken
Blazono de Niederried ĉe Interlaken
Blazono de Niederried ĉe Interlaken
Niederried ĉe Interlaken
Niederried ĉe Interlaken
Niederried ĉe Interlaken
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 43′ 7″ N 7° 55′ 51″ O / 46.71861 °N, 7.93083 °O / 46.71861; 7.93083 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 7″ N 7° 55′ 51″ O / 46.71861 °N, 7.93083 °O / 46.71861; 7.93083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 332
Areo 4,29 km²
Alteco 578 m super marnivelo
Poŝtkodo 3853
Komunumkodo 0588
Mapo de Niederried ĉe Interlaken
Mapo de Niederried ĉe Interlaken
Mapo de Niederried ĉe Interlaken
vdr


Niederried ĉe Interlaken (en la germana lingvo Niederried bei Interlaken) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederried ĉe Interlaken situas en Berna Oberlando ĉe la norda flanko de la Lago de Brienz. La komunumo konsistas el la vilaĝo Niederried kaj la vilaĝeto Ursisbalm en okcidento ĉe la lagobordo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,29 km², de kiuj 55,0% estas kovritaj de arbaro, 21,4% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederried ĉe Interlaken limas en nordo al Habkern, en oriento al Oberried ĉe la Lago de Brienz, en sudo al la Lago de Brienz, kaj en okcidento al Ringgenberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/11 de Interlanken al Brienz. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la etspura trajnlinio de Interlaken tra Brünig-Pasejo al Lucerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ried datiĝas el la jaro 1291 kiel Riede. [3] La unua mencio, kiu rilatas al Niederried datiĝas de la 15-a de aprilo de 1303 kiel Nidirriet. En la jaro 1913 dum la fervojkonstruo estis trovita en la vilaĝeto Ursisbalm sidotombejo el la neolitiko. La tombo entenis skeleton de virino inter 20 kaj 25-jaraĝa kaj estis direktita al sudokcidento.[4] Dum mezepoko Niederried apartenis al la Senjorujo Ringgenberg kun kiu ĝi en la jaroj 1411 kaj 1439 fariĝis havaĵo de la Monaĥejo Interlaken. Post la mondigo de la monaĥejo pro la reformacio de 1528 Niederried fariĝis parto de la Voktejo Interlaken, kiu post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 fariĝis la distrikto Interlaken kaj en la jaro 2010 integrita en la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]