Niederweningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Niederweningen (stacidomo) kaj Niederweningen Dorf (stacidomo).
Niederweningen
Blazono de Niederweningen
Niederweningen vidata de la kantona ĉefvojo n-ro 17
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 30′ 28″ N 8° 22′ 44″ O / 47.50778 °N, 8.37889 °O / 47.50778; 8.37889 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 28″ N 8° 22′ 44″ O / 47.50778 °N, 8.37889 °O / 47.50778; 8.37889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2555
Areo 6,88 km²
Alteco 505 m super marnivelo
Poŝtkodo 8166
Komunumkodo 0091
Mapo de Niederweningen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Niederweningen estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2555 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederweningen situas norde de la Ĵurasa montoĉeno Lägern en la tiel nomita Wehntal. Tra la komunumo fluas la rivero Surbo, alfluanto de Aro. La komunumo limas okcidente al la Kantono Argovio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,88 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederweningen limas en nordo al Siglistorf (AG), en oriento al Schleinikon, en sudoriento al Otelfingen, en sudo al Wettingen (AG), en okcidento al Ehrendingen (AG), kaj en nordokcidento al Schneisingen (AG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Niederweningen

Niederweningen situas ĉe la fina haltejo de la Wehntal-Fervojo, kiu kondukas tra Diesldorf al Zuriko. Per ĝi kaj diversaj poŝtaŭtobuslinioj la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj, ke la Wehntal-Fervojo estu longigita tra la Surbvalo ĝis Döttingen en Kantono Argovio. Tiu projekto malsukcesis pro monmanko kaŭzita pro la eksplodo de la 1-a mondmilito. Post la militoj la planoj estis reprenitaj, sed en la 1930-aj jaroj definitive nuligitaj, ĉar tiam oni al la fervojkonstruado favoris la enkondukon de busoj, kio tiam pro pli bonaj trafikvojoj fariĝis pli ekonomia. La publika tansporto tra la Surbvalo nun funkcias per poŝtaŭtolinio de Niederweningen al Döttingen sur la kantona ĉefvojo 17, kiu pasas laŭlonge de Surbo.

rigardo de Lägern al Niederweningen

Historio[redakti | redakti fonton]

En la romia epoko ekzistis en la regiono diversaj romiaj bienoj. En frua mezepoko alemanaj triboj setlis sur la teritorio de la komunumo. La 17-an de marto 1409 Niederweningen submetiĝis al la regado de la urbo Zuriko. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 estis fondita la sendependa komunumo Niederweningen, kiu unue apartenis al la distrikto Bülach kaj poste al la distrikto Regensberg, el kiu estisĝis la distrikto Dielsdorf.

Mamutmuzeo[redakti | redakti fonton]

Ĉar oni dum konstrulaboroj por la Wehntalfervojoj trovis la ostojn de mamutoj kaj okaze de foslabrojoj por la fabriko de la firmao Bucher-Guyer AG en la jaro 1967 la restaĵojn de sovaĝa ĉevalo el la postglaciepoko kaj fine en la jaro 2003 dum diversaj foslaboroj la restaĵojn de virmamuto kaj puŝdento, la asocio por loka historia decidis kune kun reprezentantoj de la paleontologia muzeo kaj de la arkeologia instituto de la kantono malfermi en Niederweningen mamutomuzeo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]