Rothrist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niederwil (Rothrist))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rothrist (stacidomo).
Rothrist
Blazono de Rothrist
Preĝejo de Rothrist
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 18′ 10″ N 7° 53′ 0″ O / 47.30278 °N, 7.88333 °O / 47.30278; 7.88333 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 10″ N 7° 53′ 0″ O / 47.30278 °N, 7.88333 °O / 47.30278; 7.88333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7591
Areo 411 km²
Alteco 11,87 m super marnivelo
Poŝtkodo 4852
Komunumkodo 4282
Mapo de Rothrist
vdr

Rothrist estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 7591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rothrist situas ĉe la suda bordo de la rivero Aro kaj okcidente de Wigger, kiu ĉe la nordokcidenta angulo de la komunumo alfluas al Aro.

La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Rothrist mem el la komunumopartoj kaj vilaĝoj Dietiwart, Fleckenhausen, Niederwil, Oberwil kaj Sennhof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 11,87 km², de kiuj 3,87 km² estas kovritaj de arbaro kaj 3,23 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monteto Räckholderhübel je alteco de 501 m s.m., kaj la plej malalta punkto je alteco de 395 m s.m. ĉe la alfluejo de Wigger al Aro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Berno al Olten, kiu estas servata de regionaj trajnoj se Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Langenthal. Krome la komunumo estas servata de loka buslinio al Zofingo.

Rothrist disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 de Berno al Zuriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rothrist datiĝas el la jaro 1263 kiel Routris. Niederwil jam menciiĝis en la jaro 1242 kiel Wile. Ĝis la jaro 1890 la komunumo portis la nomon Niederwil.

En mezepoko la komunumo apartenis la la voktejo Arburgo, kiu apartenis unue al la Grafoj de Froburgo, kaj poste al la Grafoj de Kiburgo kaj fine al ties heredantoj la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj la voktejo Arburgo fariĝis berna posedaĵo. Post la Helveta Revolucio la tiama komunumo Niederwil estis atribuita al la distrikto Langenthal de Kantono Berno. Post la fino de la Helveta Revolucio la komunumo estis aldonita al la distrikto Zofingo de la nove kreita Kantono Argovio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hejmlanda muzeo Rothrist

En la centro de la komunumo ĉe Bachstrasse troviĝas la Hejmlanda Muzeo Rothrist. En la iamaj loĝsalonoj de la kamparana domo "Miescherheimets", bela faktrabdomo el la 18-a jarcento troviĝas la loĝmuzeo. En du etaĝoj historie aranĝitaj ĉambroj donas impreson pri la ĉiutaga vivo dum la 19-a kaj la frua 20-a jarcento, pri lernejo, laboro kaj domo, kaj la vivo en vilaĝo, kiu vivis de agrikulturo kaj hejmlaboro. La salonoj en la subtegmentejo ilustracias la historion de Rothrist. Grava temo estas la elmigrado meze de la 19-a jarcento, kiam granda parto de la loĝantaro pro ekonomia mizero forlasis la landon por trovi en Usono novan vivobazon.[1]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu hejmpaĝo de la komunumo Rothrist Paĝo pri la Hejmlanda Muzeo Rothrist[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]