Ponthaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nierlets-les-Bois)
Ponthaux
Blazono de Ponthaux
Blazono de Ponthaux
Blazono de Ponthaux
Vilaĝocdentro kaj preĝejo de Ponthaux
Vilaĝocdentro kaj preĝejo de Ponthaux
Vilaĝocdentro kaj preĝejo de Ponthaux
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 56″ N 7° 2′ 25″ O / 46.81556 °N, 7.04028 °O / 46.81556; 7.04028 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 56″ N 7° 2′ 25″ O / 46.81556 °N, 7.04028 °O / 46.81556; 7.04028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 643
Areo 5,92 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 1772
Komunumkodo 2217
Mapo de Ponthaux
Mapo de Ponthaux
Mapo de Ponthaux
vdr

Ponthaux estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 643 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponthaŭ situas en la Friburga Mezlando sur la montetoj inter la ebenaĵo de Brojo en nordo kaj la valo de Glano en sudo, proksimume 9 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konistas el la vilaĝoj Ponthaux kaj Nierlets-les-Bois, kaj la setlejoj Le Chalosys, Le Sarrasin kaj Rond Bosson, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,92 km², de kiuj 23,0% estas kovritaj de arbaro, 70,3% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ponthaux limas en nordo al Léchelles, en nordoriento al Grolley, en oriento al Autafond, en sudoriento al Chésopelloz, en sudo al Noréaz, kaj en okcidento al Montagny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ponthaux situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur per mallarĝa flanko vojo de Grolley kaj Noréaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas proksimume 7 kilometrojn oriente d ela komunumo. Per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Nierlets-les-Bois al Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ponthaux datiĝas el la jaro 1142 kiel Pontet. Dum mezepoko Ponthaux apartenis al la Senjorujo Montagny. Dum la milito inter Friburgo kaj Savojo en la jaro 1447 la vilaĝo Ponthaux estis rabobruligita de Friburgo. Poste ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Montagny. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Ponthaux apartenis al la distrikto Payerne, tiam ĝis 1815 al la distrikto Montagny, tiam ĝis 1830 al la distrikto Friburgo, kaj poste ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 al la distrikto Dompierre. Sub la nova konstitucio ĝi fariĝis parto de la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]