Nigar Camal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigar Camal
Nigar Camal en Baku, en 2012
Nigar Camal en Baku, en 2012
Persona informo
Aliaj nomoj Nikki
Naskiĝo 7-an de septembro 1980 (1980-09-07) (43-jaraĝa)
en Bakuo
Ŝtataneco Azerbajĝano
Alma mater Khazar University
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://eldarnigar.eurovisiontalents.com/
vdr

Nigar Camal (prononco "Ĝamal", ankaŭ latinliterigata Jamal kaj Dzjamal; naskiĝis la 7-an de septembro 1980 en Bakuo) estas azerbajĝana kantistino.

Ŝiaj gepatroj devenis el Turkio kaj en 1970 elmigris al Azerbajĝano.

Nigar Camal kreskis ĉe siaj geavoj. Ŝi estis lernantino en gimnazio kaj lernis ludi saksofonon. Krome ŝi kantis en koruso kaj publike prezentiĝis kadre de la muzikgrupo Pöhrə.[1] La kantistino flue parolas la azerbajĝanan, turkan, anglan und francan.[2] En 2001 ŝi finis studon de ekonomiko en la privata altlernejo Xəzər Universitəsi ("kaspia universitato") de sia hejmurbo.[3]

En 2011 ŝi kune kun sia kolego Eldar Qasımov gajnis la azerbajĝanan nacian konkurson (Milli seçim turu) prepare al la Eŭrovido-Kantokonkurso. Je la duopa nomo „Ell & Nikki“ ili en majo 2011 reprezentis sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo, Germanio. Per la anglalingva kanto Running Scared kaj per 221 konkursaj poentoj la 14-an de majo gajnis la konkurson - antaŭ Raphael Gualazzi el Italio (189 poentoj) kaj Eric Saade el Svedio (185 poentoj).

Nigar Camal ekde la jaro 2005 estas edziniĝinta kaj estas patrino de du filinoj, kiuj naskiĝis en 2006 kaj 2007. Kune kun la edzo kaj la du filinoj ŝi vivas en Britio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]