Nigel Farage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nigel Farage

Nigel Paul Farage (3-an de aprilo 1964 en Farnborough ) estas brita politikisto kaj prezidanto de la partio UKIP. Li estas ekde 1999 membro de la Eŭropa Parlamento, en kiu li estas unu el la du prezidantoj de la eŭroposkepta frakcio Eŭropo de Libereco kaj de Demokratio.

Politika biografio[redakti | redakti fonton]

Farage jam junaĝe aliĝis al la brita Konservativa Partio, sed forlasis ĝin, kiam la konservativa registaro de John Major en 1992 subskribis la Maastricht-an traktaton. Farage estis en 1993 unu el la fondintaj membroj de la UK Independence Party (UKIP), kiu celas forlason de Britio el la Eŭropa Unio.

Dum la eŭropaj elektoj de 1999, Farage iĝis elektita al membro de la Eŭropa Parlamento, same en 2004, dum kiu la UKIP povis plibonigi sian erzulton de tri al dek parlamentaj reprezentantoj. Farage iĝis la prezidanto de frakcio Ind/Dem en 2006 kaj ankaŭ prezidanto de sia Partio. Ĉe la eŭropaj elektoj de 2009, Farage estis reelektita kaj transprenis kun Francesco Speroni la prezidantecon en frakcio Eŭropo de Libereco kaj de Demokratio (EFD), posteulon de Ind/Dem-frakcio.

Je la 24-a de februaro 2010, post alparolo de Herman Van Rompuy, Farage ofendis Van Rompuy-on per la deklaro ke Van Rompuy havas la karismon de humida ĉifono kaj la aspekton de malaltranga bankskribisto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Farage geedziĝis dufoje, lia dua edzino estas la germana Kirsten Mehr (ekde 1999), kun kiu li havas du infanojn. Krom ili, li havas du pliajn infanojn el la unua geedzeco.