Nigra-mara-kaspia stepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
La stepo apud Ĥersono en la sudo de Ukrainujo.

La Nigra-mara-kaspia stepoRusa stepo estas vasta stepo etendiĝante ekde la nordo de Nigra Maro ĝis la oriento de Kaspia Maro, ekde okcidenta Ukrainujo tra la Suda Federacia Distrikto kaj la Volgia Federacia Distrikto de Rusujo ĝis Kazaĥujo, estante parton de la pli vasta Eŭrazia Stepo, kaj limtuŝante la Kazaĥan stepon oriente.

Tiu stepo ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

La termino Nigra-mara-kaspia regiono estas uzata en biogeografio por plantoj kaj bestoj de tiuj stepoj, kaj bestoj de Nigra Maro, Kaspio kaj Azova Maro. Genetika esploro identigis tiun regionon kiel la plej verŝajnan regionon kie okazis hejmkutimigado de la ĉevalo [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La stepo proksimume etendiĝas ekde Dnepro ĝis Uralo aŭ 30° ĝis 55° orienta longitudo, kaj ekde Nigra Maro kaj Kaŭkazo en la sudo ĝis la mezvarma arbaro kaj tajgo en la nordo, aŭ 45° ĝis 55° norda latitudo.

La Nigra-mara-kaspia stepo kovras areon de 994 000 km2, etendiĝante ekde orienta Rumanujo tra suda Moldava Respubliko, Ukrainujo, Rusujo kaj nordokcidenta Kazaĥujo ĝis Uralo. La Nigra-mara-kaspia stepo estas limigita de Orient-eŭropa arbarstepo al nordo, transira zono de miksaĵo de herbejoj kaj foliarbaroj.

En la sudo, la Nigra-mara-kaspia stepo etendiĝas al Nigra Maro, escepte de la krimeaj kaj okcident-kaŭkaza montar-marbordoj, kie la Krimea submediteranea arbarmasivo difinas la sudan randaĵon de la stepoj. La stepo etendiĝas ĝis la okcidenta marbordo de Kaspio en Dagestano, sed la pli seka Kaspia malaltaĵa dezerto troviĝas inter la Nigra-mara-kaspia stepo kaj la nordokcidenta kaj norda kaspiaj marbordoj. La Kazaĥa stepo limigas Nigra-mara-kaspian stepon en la sudoriento.

Nigra Maro, Kaspio kaj Aralo estas restaĵoj de Turgaj-Maro, etendaĵo de Paratetis-Maro kiu etendiĝis sude kaj oriente de Uralo kaj kovrante multon de la nuntempa Okcident-Siberia Malaltebenaĵo dum la Mezozoiko kaj la Kenozoiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Grek-romia antikvo la areo nomiĝis Skitujo kaj Sarmatujo. Dum pluraj jarmiloj la stepo estis uzata de multnombraj triboj de nomadaj rajdistoj, multaj el kiuj iris por konkeri landojn en la setlejaj regionoj de Eŭropo kaj en okcidenta kaj suda Azio. Finfine ĝi estis kondukita sub kontrolo de setleja popolo de Rusa Imperio en la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento.

Historiaj popoloj kaj nacioj[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaraj formacioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo


Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tianŝana stepo Kazaĥujo, Taĝikujo, Uzbekujo
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto Kazaĥujo
PA0803 Centr-anatola stepo Turkujo
PA0804 Daura arbarstepo Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo
PA0805 Orient-anatola montara stepo Armenujo, Irano, Turkujo
PA0806 Emin-vala stepo Ĉinujo, Kazaĥujo
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj Ferooj ( Danujo )
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo
PA0809 Kazaĥa arbarstepo Kazaĥujo, Rusujo
PA0810 Kazaĥa stepo Kazaĥujo, Rusujo
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj Kazaĥujo
PA0812 Mezorienta stepo Irako, Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo Moldava Respubliko, Rumanujo, Rusujo, Ukrainujo
PA0815 Sajana intermontara stepo Rusujo
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo Mongolujo, Rusujo
PA0817 Sud-siberia arbarstepo Rusujo
PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo