Nigra Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigra Januaro (ruse Чёрный январь, azere Qara Yanvar) okazis la 20-an de januaro 1990 en Bakuo (ĉefurbo de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko, hodiaŭ Azerbajĝano). Temis pri akra konfronto inter la sovetaj armitaj fortoj kaj la azeroj.

La 20-an de januaro 1990, la sovetaj trupoj kaj la Ministerio pri internaj aferoj (entute: 20.000 homoj) eniris la urbon Bakuo. La bataloj estis tre perfortaj okazigante 137 mortintojn kaj 700 vunditojn. La bataloj daŭris tri tagojn. Moskvo deklaris ke la kialo por tiu atako estis la preventado de etnaj perfortoj, ĉar dum kelkaj tagoj en la urbo daŭris kontraŭarmenaj pogromoj.

Ŝehidlar Ĥijabani (Promenejo de la Martiroj)

La Promenejo de la Martiroj estas memoriga parko kies panorama vido etendiĝas de la Kaspia Maro ĝis la tuta urbo. Ĝi estis dediĉita al la viktimoj de la sovetaj subpremitaj konfrontoj (la 20-an de januaro 1990) kaj de la armena invado tuj post la sendependeco. Ĝi konsistas el tombejo kie la viktimoj estis entombigitaj kun ĝardenoj el pluraj arboj kiaj pinoj kaj cipresoj.