Nigra Kodekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Code noir
dekreto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
La nigra Kodekso.

La Nigra Kodekso (franclingve Code noir) estis franca leĝlibro enhavinta ĉirkaŭ sesdek artikolojn. Ĝi estis ellaborita en 1685 dum la reĝado de Ludoviko la 14-a, kaj estis plurfoje publikigita, precipe dum la 18-a jarcento. La kodekso kunigis ĉiujn regulojn rilate al la vivo de la nigraj sklavoj en la francaj kolonioj de la Antiloj (en 1685), en Franca Gujano (ekde 1704) kaj en Reunio (ekde 1723). Ĝi estis imitita de aliaj eŭropaj kolonioj.

Nur je la 4-a de marto 1848 estis sklaveco abolicita, kaj la kodekso fariĝis do kaduka.