Nigra alno
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Alnus glutinosa L. |
||||||||||||||
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||||
La nigra alno (Alnus glutinosa) estas plantospecio, arbo el la familio betulacoj (Betulaceae), genro alno (Alnus). Ĝi kreskas dise en Eŭropo, apud riveretoj kaj sur akvoabundaj areoj.
Priskribo [redakti]
Tiu palearkta arbo havas konusan formon, alton ĝis 20 m, sed ĝi povas aperi kiel arbusto en marĉoj, akvobordoj. La arbotrunko estas rekta, la branĉoj grandparte staras horizontale. La arbokrusto estas glata ĉe la juna arbo, kun brilaj, blankaj makuloj. La maljuna arbo havas brungirzan, tabulete kreviĝintan kruston. La ŝosoj junaĝe estas gluecaj, violbrunaj, senharaj, blanke makulitaj.
La burĝonoj estas mallongaj kun pedunkloj, havas ovoformon, nigreviolaj, gluecaj. La folioj longas 5–10 cm, kun duobla denta rando, kun formo de pintostarigita ovo.
La arbo estas ambaŭseksa: la stamenaj amentoj staras ŝosospinte, havas la koloron de la ruĝa al la flava. La etaj, ruĝbrunaj pistilaj spikoj kreskas ŝosopinte, apud la antaŭjaraj ŝajn-koniferoj, sur la senfoliaj branĉoj.
La frukto longas 1–1,5 cm kaj pendas sur samlonga pedunklo. Ĝi estas maturiĝante malhelbruna ŝajn-konifero. La grajnoj estas etaj, kvinangulaj, senflugilaj, briel brunaj.
La arbo kreskas relative rapide, vivas longtempe kaj emas al vegetativa reproduktiĝo. Ĝi bezonas akvon, lumon, ŝatas la varmon, toleras la poluitan aeron. Ĝi kreskas rapide apud riveroj, riveretoj, sur ebenaĵaj marĉoj, oksigenriĉaj kreskejoj.
Ĝi floras en marto-aprilo. Sur la radikoj vivas nitrogen-fiksaj aktinomicetoj (Actinomyces alni).
Uzo [redakti]
La oranĝe flava ligno estas tro mola por industria uzo. Ĝi rezistas al malsekeco, precipe subakve longdaŭra (oni uzis ĝin por konstruo de pontoj). Ĝi estas facile skulptebla, en la krusto abundas tanacido.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |