Nigra buteogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra buteogalo
Nigra buteogalo
Nigra buteogalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteogallus
Specio: B. anthracinus
Buteogallus anthracinus
(Deppe, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra buteogalo (Buteogallus anthracinus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn. Ĝi iam inkludis la Kuban buteogalon (Buteogallus gundlachii) kiel subspecio. Male la Mangrova buteogalo, tradicie konsiderata distinga specio, estas nune ĝenerale konsiderata subspecio, subtilis, de la Nigra buteogalo.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Nigra buteogalo estas reproduktanta birdo en la plej varmaj partoj de Ameriko, el Sudokcidenta Usono tra Centrameriko al Venezuelo, Peruo, Trinidado kaj Malgrandaj Antiloj.

Tiu estas ĉefe marborda specio de loĝantaj birdoj de mangrovaj marĉoj, estuaroj kaj apudaj sekaj malfermaj arbaroj, kvankam estas ankaŭ internaj populacioj, inklude migrantan populacion de nordokcidenta Meksiko kaj Arizono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Nigra buteogalo estas 43–53 cm longa kaj pezas 930 g averaĝe. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn, kaj estas ĉefe nigra aŭ malhelgriza. La mallonga vosto estas nigra kun ununura larĝa blanka bendo kaj blanka pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj la vaksaĵoj estas flavaj. Plenkreskuloj similas al Zonvosta buteo, sed havas malpli da blankaj stribendoj en vosto kaj estas pli grandaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas malhelbrunaj supre kun punkteco kaj strieco. Ties subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kun malhelaj makuletoj, kaj la vosto havas nombrajn blankajn kaj nigrajn bendojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas 5 subspeciojn de Buteogallus anthracinus:[2]

Grupo anthracinus:

Grupo subtilis:

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Nigra buteogalo manĝas ĉefe krabojn, sed ankaŭ malgrandajn vertebrulojn kaj ovojn. Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado, kun eventualaj lantaj flugilfrapoj, kaj havas ceremoniajn flugojn pariĝadajn inklude tuŝadon per kalkanumoj. La alvoko de la Nigra buteogalo estas distinga pepado spink-spiink-spiink-spink-spink-spink.

Ili konstruas platforman neston el bastoneteroj 15 al 100 futojn supergrunde en arbo, ofte mangrovo. Nestoj estas ofte reuzataj kaj kutime pligrandiĝas iom post iom. La ino demetas 1 al 3 ovojn (sed plej ofte nur 1), kiuj estas blankecaj kun brunaj markoj.

Protektostatuso[redakti | redakti fonton]

La Nigra buteogalo estas protektata en la plej norda parto de siaj teritorioj (en Usono) laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clark, W. S. 2007. Taxonomic status and distribution of Mangrove Black Hawk Buteogallus (anthracinus) subtilis. Bulletin of the British Ornithologists' Club 127:110-117.
  2. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]