Nigra cigno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra Cigno
Nigraj cignoj (Cygnus atratus)
Nigraj cignoj (Cygnus atratus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Cigno Cygnus
Specio: Nigra cigno Cygnus atratus


Latham 1790

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Nigra Cigno (latine Cygnus atratus) estas birdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu komplete nigras, kaj krome havas la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj en Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio.

Enhavo

[redakti] Aspekto

La plenkreskaj birdoj longas 110 ĝis 140 centimetrojn kaj pezas 4 ĝis 8,5 kilogramojn. Pro iliaj ĝenerale 31 kolaj vertebroj ili povas subakve per sia beko serĉi nutraĵojn ankaŭ en iom pli profundaj akvotavoloj. Dum flugado, la kolo ampleksas la duonon de la kompleta longeco. La plumaro kaj la kruroj nigras. Blankan koloron nur havas iuj pli profundaj plumoj, kiuj do en normala stato ne videblas. Ĉe la flugilorandoj la plumoj estas iom buklaj. La beko estas intense ruĝa, kaj dekoriĝas per blanka bendo proksime de la bekopinto. La koloro de la okuloj varias inter oranĝkolora ĝis helbruna.

[redakti] Voĉo

Nigraj cignoj uzas sian voĉon pli ofte ol aliaj cignaj specioj, ĉefe por intersaluti, kion akompanas supren- kaj subenmovoj de la kapo. Por voki alian nigran cignon aŭ foje por esprimi sian malkontenton, ili naĝas ĝis laga mezo, kuŝigas sian longan kolon sur la akvosurfacon kaj laŭte "trompetas".

[redakti] Disvastiĝo

Nigra cigno

La nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj en ĉiuj ŝtatoj de Aŭstralio, sur la kontinento samkiel sur la insulo Tasmanio. Meze de la 19-a jarcento iuj nigraj cignoj ankaŭ transportiĝis al Novzelando kaj ankaŭ tie hejmiĝis. En Eŭropo kaj Usono ĝi foje estas bredata en parkoj kaj unuopaj ekzempleroj - ekzemple en Germanio - ankaŭ ankaŭ ekvivis en la ne home kultivita naturo.

Tiuj aŭstralaziaj birdoj vivas en lagoj sen aŭ kun tre malmulte da sala akvo. Ili preferas malprofundajn kaj daŭrajn akvoareojn. Krom dum la sezono de kovado ĝi ankaŭ troveblas en riveroj.

[redakti] Vivmaniero

Male al tre multaj aliaj specoj de akvobirdoj kaj ankaŭ la aliaj specoj de cignoj la nigraj cignoj ne estas migrobirdoj. Ili estas tre moviĝemaj, kaj en kazo de etaj ĝenoj kiel ekzemple iritigaj bruoj facile ŝanĝas la vivejon. Tamen ili translokiĝas ne pli ol 100 kilometrojn for de la origina vivejo kaj do dum sia tuta vivo restas en la sama regiono. Ankaŭ ŝanĝiĝanta akvokvalito aŭ maltroa akvokvanto de maldaŭraj lagoj instigas al translokiĝoj. Junaj viraj birdoj havas sian teritorion, sed en kazo de konflikto evitas batali pri ĝi: prefere unu el ili cedas kaj serĉas novan vivejon aliloke. Dum tre sekaj sezonoj en Aŭstralio la nigraj cignoj koncentriĝas proksime de la marbordo en potektitaj lagunoj aŭ golfetoj.

[redakti] Nutrado

La nigraj cignoj vivas ĉefe de akvoplantoj kaj algoj, sed ankaŭ grenoj kiel ekzemple tritikomaizo digesteblas kaj aprezatas. Krome la birdoj ŝatas la foliojn de salikoj, kies branĉoj tuŝas la lagan akvon, kaj herbojn de la lagobordo, kiuj atingeblas naĝante.

[redakti] Plimultiĝo

La sezono de kovado varias de regiono al regiono kaj adaptiĝas al sezonoj kun aparte multe da akvo. En Eŭropo nigraj cignoj foje sekvas sian malnovan, australian ritmon de kovado kaj sukcese naskas idojn meze de la vintro.

Plej ofte nigraj cignoj kovas siajn ovojn en kolonioj. Ili konstruas grandan nestan monteton, kiu ĝenerale troviĝas meze de malprofunda akvoareo. La saman neston ili uzas dum multaj jaroj kaj nur riparas ĝin tiom kiom necese. Kiel aliaj specioj de cignoj, la nigraj cignoj estas strikte monogamaj, do paroj fidele restas paroj dumvive. Ambaŭ gepatroj kune konstruas la neston, kaj kune prizorgas la idojn.

La ina birdo naskas kvar ĝis ok helverdajn ovojn. Dum - aparte de la klimato - kvin ĝis semajnoj ambaŭ gepatroj kovas la ovojn, kvankam viraj birdoj malpli lertas pri tio, kaj foje forgesas la regulan turnadon de la ovoj, aŭ poziciiĝas apud, ne sur, la ovoj. Post eloviĝo de la idoj, ambaŭ gepatroj nutras kaj prizorgas la cignidojn, ĝis post proksimume kvin monatoj ili estas flugokapablaj. La junaj birdoj iĝas sekse maturaj post du kaj duono ĝiŝ tri jaroj, post tio la junaj birdoj en stato de malliberiĝo (ekzemple en zoologia ĝardno) iĝas atakemaj.

Nigraj cignoj ĉe la "Cigna Rivero" (Swan River) en la urbo Perto, Okcidenta Aŭstralio

[redakti] Nigraj cignoj kaj homoj

Subspecio de la nigra cigno, la Novzelanda cigno (Cygnus atratus sumnerensis) vivis sur la insuloj de Novzelando kaj la insularo Chatham. Ĝia formorto sopozeble kauziĝsi pro la ampleksa ovokolektado kaj ĉasado fare de la indiĝenaj Maorioj.

Entute en la mondo laŭ taksoj nun ekzistas inter 300.000 kaj 500.000 nigraj cignoj - la specio konsideriĝas ne endanĝerigata.

La nigra cigno estas la oficiala blazona besto de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio kaj ankaŭ bildiĝas sur la ŝtata flago.

La nigra cigno por la filozofo Karl Popper, kiu dumtempe vivis en Novzelando, estis fama ekzemplo por pruvi la falsecon de ĝeneralaj eldiroj kiel "ĉiuj cignoj estas blankaj", tial ke tiom ĝeneralajn asertojn (komenciĝantajn per "ĉiam..." aŭ "neniam..." aŭ paralela esperanta tabelvorto) oni neniam rajtas nomi "veraj", sed nur "provizore pravigitaj"... Iam poste en la estonteco povas ekaperi percepto, kiu malvalidigas la aserton.

[redakti] Reta ligilo

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Ekstera ligilo  videoj pri la nigraj cignoj en la "Internacia Birda Kolekto"
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj