Nigra flago (simbolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nigra Flago estas anarkiista simbolo, ribela simbolo. Ofte la nigra flago estas altigita sur la barikadoj, kiuj ankaŭ estas simbolo de Ribelo.

Nigra koloro

Nigro estis asocia kun anarkio kaj anarkiismo ekde fine de la 19-a jarcento. Multaj anarkiismaj grupoj enhavas la vorton "nigro" en siaj nomoj. Estis multnombraj anarkiismaj ĵurnaloj aŭ gazetoj kun la titolo Nigra Flago en multaj lingvoj, krom grupo de punko kun la sama nomo en angla, nome (Black Flag).

La uniformeco de malhelo en la flago estas simbolo de fruktodona tero (nigra) kaj la pureco (la nigra koloro ne malpuriĝas). Krome tiu koloro (aŭ malkoloro) reprezentas la internaciismon kiu neas ĉiun ajn tipon de limoj. Simpla nigra flago estas kvazaŭ kontraŭflago (la koloritaj flagoj estas, ĝenerale, simboloj de nacioj). Krome, blanka flago estas simbolo de kapitulaco antaŭ supera forto, pro tio nigra flago povas esti vidata kun tute mala signifo. Aliaj sugestis, ke la nigra flago simbolas mateniĝon por la martiroj falitaj en la lukto.

Krome en la koncepto esti kontraŭflago, ĝi povas simboli la neadon de ĉiu ajn ideologio, filozofio, kulto, tradicio (kiuj kutime havas simbolojn) kiuj je siaj nomoj oni sklavigu aŭ klopodu sklavigi la homan estaĵon.

La nigra flago povas esti rilata ankaŭ kun la Jolly Roger, la flago de piratoj, kiu montras super nigra fono la skeletkapon kaj la tibiojn. Vere la tipa pirato estis tiu kiu agnoskis neniun ŝtaton aŭ landon, sed nur sian propran profiton kaj ŝipon.

Historio

Nigra flago ventonda

Kelkaj el la unuaj anarkiistoj identiĝis kun la ruĝa flago kiel devenantoj el la tradicio de socialismo, reprezentata historie de tiu koloro. Kiam en la socialisma familio okazis fina disiĝo inter marksistoj kaj anarkistoj, la duaj adoptis la nigran flagon kiel simbolo por diferenciĝi el la "socialismo de ŝtato" reprezentata de la unuaj.

Forlasante la remon de la preciza origino de anarkiismo, estas fakto ke la nigra koloro de la flago asociiĝis al anarkiismo en la jardeko de la 1880-aj jaroj, kiel signo de mateniĝo por la Pariza Komunumo. La franca ĵurnalo, Le Drapeau Noir (La nigra flago), kiu ekzistis ĝis 1882, estis unu el la unuaj publikaĵoj kiu referencas al uzado de la nigra koloro kiel simbolo de la anarkiisma penso. Black International (Nigra Internacio) estis la nomo de anarkiisma grupo de Londono fondita en julio de 1881.

Post la Oktobra Revolucio, la anarkiisma armeo de Nestor Maĥno estis konata popole kiel la Nigra Armeo. Ili balais, sub la simbolo de la nigra flanko, la blankulojn (caranojn de la Blanka Armeo) en Ukrainio, ĝis kiam la bolŝevikoj, estrataj de Lenino, komencis la ekstermon de anarkiistoj kaj de organizoj kaj movadoj revoluciaj nebolsevikoj. Emiliano Zapata, meksikia revoluciulo de la jardeko de la 1910-aj jaroj, uzis nigran flagon kun skeletkapo kaj tibioj (pirata flago) kaj la Dipatrino. La frapfrazo de la flago estis "Tierra y Libertad" (Tero kaj Libereco), kiu poste estos uzata en multaj tutmondaj movadoj.

Pli ĵuse, parizaj studentoj portis nigrajn (kaj ruĝajn) flagojn dum la amasa ĝenerala striko de majo de 1968. Samjare, oni vidis tiujn flagojn eĉ en la nacia kongreso de la usona movado “Studentoj por demokrata socio”. Samtempe, ekeldoniĝis la brita gazeto Black Flag (Nigra flago), kiu ankoraŭ daŭre ekzistas.

Nuntempe, la nigra flago pluestas simbolo de kiuj estas partianoj de anarkio aŭ anarkiismo.

Vidu ankaŭ