Nigra fuliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra fuliko
Nigra fuliko, plenkreskulo kaj ido
Nigra fuliko, plenkreskulo kaj ido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Fulica
Specio: F. atra
Fulica atra
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Fulica prior

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigra fuliko, Eŭrazia fulikoKomuna fuliko (Fulica atra), aŭ simple fuliko, kvankam tiu nomo utilas ankaŭ por la tuta genro Fulica de fulikoj, estas birdo de la familio de Raledoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearkta birdo reproduktiĝas tra plej granda parto de la Malnova Mondo, tio estas en Eŭropo kaj Azio, escepte la desertaj regionoj de nordaj Siberio kaj Skandinavio, Arabio, Irano aŭ Ĉinio, en Maroko, Egiptio kaj Aŭstralio. Ties medio estas fluanta akvo de lagoj kaj lagetoj. Temas pri loĝanta birdo en la plej mildaj partoj kaj migranta malproksimen suden kaj okcidenten el Azio vintre kiam akvo frostas.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • F. atra atra
  • F. atra lugubris
  • F. atra novaeguinea
  • F. atra australis

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Fulikofamilio en ĝardeno de Roterdamo

La Fuliko estas multe malpli sekretema ol la plej granda parto de la familio de Raledoj kaj povas esti vidata naĝanta en malferma akvo aŭ piedirante inter la akva plantaro. Temas pri agresema specio kiu defendas akre ties teritorion dum la reprodukta sezono eĉ kontraŭ cirkuoj aŭ aliaj rabobirdoj.

Ĝi ne flugantemas kaj por ekflugi kuras sur la surfaco multege plaŭdante. Ili faras same, sed sen ekflugi fakte, kiam flugas mallongan distancon rapidege pro teritoria luktado. Kiel multaj aliaj raloj, ties malforta flugado aspektas nefidebla, sed dum migrado, kutime dumnokte, ĝi povas surprizige flugi longajn distancojn. Ĝi balancigas la kapon dum naĝado kaj plonĝas ĝis duonminuto post eta salto, por kio ĝi forigas la aeron el la plumaro.

La fuliko estas ĉiomanĝanta prenante ampleksan diversecon de etaj vivaj predoj inklude ovojn de aliaj akvaj birdoj. Sed en Aŭstralio manĝas ĉefe vegetaran materialon.

Temas pri bruema birdo kun ampleksa repertuaro de laŭtaj alvokoj “kiuk” aŭ eksplodaj “skuik”. Tiu trumpetado ofte okazas dumnokte.

Ili estas sociaj vintre.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La fuliko estas 32-42 cm longa kaj fortika birdo, kaj estas tute nigra escepte la blankajn frontan ŝildon kaj bekon. Kiel parte naĝanta specio, la fuliko havas parte lobojn en siaj longaj fortaj fingroj kiuj kun la verdecaj kruroj hokas dumfluge. La okuloj estas ruĝaj. La junuloj ne estas tiom nigraj, sed iom pli malhelgrizaj kaj havas a blankecan brustoj kaj gorĝon, sed ne havas la blankan frontan ŝildon; plenkreskula nigra plumaro disvolviĝas post 3-4 monatoj, sed la blanka ŝildo nur post unu jaro aŭ plie.

Tiu specio povas esti konfuzata nur kun GalinoloVerdkrura galinolo (Gallinula chloropus), sed tiu ĉi havas ruĝajn ŝildon kaj bekon en kiu la pinto estas flava. Krome tiu ĉi loĝas en pli fermaj akvoj inter kanaro aŭ junkaro.

Maskla kaj femala fulikoj ĉe nesto kun tri idoj

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio konstruas neston el mortaj kanoj kaj herboj proksime de la akvobordo aŭ sur subakvaj baroj proksimaj de la surfaco; por tio foje la fulikoj kondutas agreseme eĉ por rabi nestojn de anasoj, greboj aŭ podicepoj, kies idoj foje iras en akvon; en tiu nesto la ino demetas ĝis 10 ovojn flavecajn kun nigraj punktetoj. Kovado, farata de ambaŭ gepatroj, daŭras iom pli ol 3 semajnoj.

La idoj post eloviĝo havas malhelgrizan lanugon tutkorpe escepte flavegan ĉirkaŭkole kaj ruĝan ĉekape. Ili elnestiĝas post 3 aŭ 4 tagoj kaj sendependiĝas post du monatoj. Pretervivas du aŭ tri idoj.


Retaj liglioj[redakti | redakti fonton]