Nigra heleboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra heleboro

Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Ranunculales
Familio: Ranunculaceae
Genro: Heleboro
Nigra heleboro
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigra heleboro [1]Kristnaska rozo (Helleborus niger) apartenas al la genro Heleboro, kiel ankaŭ la Orienta heleboro (Helleborus oriëntalis). Ĝi estas konata kiel sorĉistina herbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La nigra heleboro estas staŭdo de proksimume 30 cm alto. La vintroverdaj; manformaj folioj havas sep ĝis naŭ malhelverdajn, ledecajn folietojn, kiuj havas dentojn en ilia supra duono. La novaj folioj aperas kune kun la flortigoj.

La planto floras per unu aŭ kelkaj blankaj aŭ rozkoloraj floroj. La floroj alikoloriĝas al rozkolora post la fekundiĝo. Post la florado aperas la frukto, kiu konsistas el kelkaj folikloj.

La nigra heleboro sovaĝe troviĝas sur la deklivoj de la orientnordaj kaj sudaj Alpoj.

Ĝi estas venena.

La floro de la nigra heleboro
La folikloj de la nigra heleboro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 430: nigra heleboro