Nigra ibiso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra ibiso
Nigra ibiso (Gujarat, Bharato)
Nigra ibiso (Gujarat, Bharato)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Pseudibis
Specio: P. papillosa
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Pseudibis papillosa
(Temminck, 1824)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La nigra ibiso (Pseudibis papillosa) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de treskiornitedoj troviĝas en sudokcidenta Junnan-provinco de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio kaj la Hindoĉina Duoninsulo.

[redakti] Aspekto

La femala kaj maskla birdoj estas samkoloraj, kun longa kaj kurba beko, kaj nigraj nudaj kolo kaj kapo, sur kiu kreskas ruĝa tubero. Tial oni foje nomas ĝin tuberverta ibiso. La nigraj flugiloj brilas purpure kaj verde kaj blankajn makulegojn havas iliaj kovraj plumoj. Kaj aliaj plumoj sin montras olivbrunaj. La dorso brilas iom verde. La nigra ibiso estas iom malpli granda ol la blanka.

[redakti] Moroj

La nigra ibiso loĝas en vasta marto aŭ ĉe akvokampo. Surtere ĝi agas pare aŭ grupete: Kompare kun aliaj grandaj vadbirdoj, kiel blanka ibiso, blanka cikonio kaj ardeo, ĝi preferas serĉi grajnojn, insektojn, vermojn, krustulojn kaj aliajn ol dormi kaj longtempe stari "meditante". Ĉu en genera tempo, ĉu en la alia tempo, ĝi ĉiam restas sur arbo. Ĝi flugas rektalinie, samkiel sovaĝa ansero kaj gruo, kun kapo kaj kolo antaŭen kaj kruroj malantaŭen. Ĝi krias kiel rabbirdo, per du-tri akutaj silaboj. La genera tempo ne estas regula kaj varias laü lokoj kaj jaroj. Ĝenerale la generado okazas inter marto kaj novembro. La femala kaj maskla birdoj kune konstruas sian neston sur alta arbo. Sur unu arbo estas unu nesto, malofte du aŭ tri. Ili uzas ankaŭ forlasitan neston de granda rabbirdo. La nesto estas farita el branĉoj kaj ene estas sternitaj rizpajloj, herboj, plumoj kaj tolpecetoj. La femala birdo demetas 3-4 helverdajn ovojn, el kiuj malmultaj havas sur si brunajn aŭ ruĝajn makulojn aŭ striojn. La ovojn kovas alterne la gepatroj dum 21 tagoj. Ankaŭ la nutradon faras ili ambaŭ. Ili nutras siajn idojn 35-40 tagojn tiel, kiel la blanka ibiso. La nigra ibiso estas tre rara en Ĉinio.

blanka ibiso, glacea ibiso

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj