Nigra jakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra jakuo
Nigra jakuo
Nigra jakuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Chamaepetes
Specio: Ch. unicolor
Chamaepetes unicolor
(Salvin, 1867)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra jakuo (Chamaepetes unicolor) do ankaŭ Unukolora jakuo estas specio de birdo de la familio de Kracedoj kiu parencas al nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Distribuado, habitato kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝantas en Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo. Tiu especio estis listita kiel Preskaŭ Minacata ĉar ĝi okupas malgrandan teritorion, kie ĝi estas minacata pro ĉasado kaj limigita habitato, habitatoperdo kaj degradado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Monteverde, Kostariko
En kanopeo en Kostariko

Ĝi estas inter 62 kaj 69 cm longa. La plumaro estas nigra,, brila en dorso kaj nebrila ventre. La nuda (senpluma) vizaĝo kaj la bekobazo estas bluaj kaj brilaj, la irisoj kaj kruroj estas ruĝaj.[2]

Biologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en arbaroj de montaroj ĝis 1.000 msm. Ili manĝas fruktojn de palmoj kaj laŭroj. Ili nestumas en kanopeo kaj la ino demetas du ovojn inter februaro kaj junio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6a Eldono. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2014-01-04.
  2. Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto kaj Ana María Franco (2005) Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 58. Bogotá: Conservación Internacional. ISBN 958-97690-3-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]