Terkarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigra karbo)
Ĉi tiu artikolo temas pri solida fosilia brulaĵo. Por artefarita substanco produktita el ligno rigardu la paĝon Lignokarbo. Por terhistoria epoko legu la artikolon Karbonio. Por kemia elemento disponeblas la paĝo Karbono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Karbo (apartigilo).
peco de karbo

Terkarbo[1] (aŭ ŝtonkarbominkarbo aŭ pli simple karbo) estas plejparte minerala karbono, eltirata el la tera profundo por servi ĉefe kiel brulaĵo, kelkfoje ankaŭ kiel bazo por kemiaj procezoj. Kiam oni bruligas ĝin kiel energiofonton, liberiĝas karbona dioksido, kio kontribuas al la forceja efiko kaj tiel al la tutmonda varmiĝo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vortoj "karbo" (brulaĵo aŭ fosilia aŭ laŭcele produktita el ĵus kreskiĝinta ligno), "karbonio" (terhistoria epoko kiam terkarbo formiĝis), kaj "karbono" (kemia elemento el kiu karbo plejparte konsistas) estas proksime parencaj kaj devenas el la latina vorto "carbō".

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

strukturo de terkarbo

Terkarbo formiĝis dum la tuta terhistorio, sed plejparto (ca 90%) de la nuntempe konata aŭ lastatempe forbruligita karbo dum karbonia kaj permia tempo, antaŭ 360 Ma ĝis 250 Ma, do dum nur 2% de la terhistorio.[2]


Uzo[redakti | redakti fonton]

terkarbobruliganta elektrejo

Terkarbo povas esti taksata kiel la ĉefa motoro de frua industriiĝo. Ĝi estis uzata por fiksitaj vapormaŝinoj, sekve por vaporlokomotivoj, elektrejoj, industria kaj doma hejtado, kemia industrio kaj pliaj celoj.


Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La ekde komenco evidenta malavantaĝo estas la densa kaj agresema fumo. Pro tio oni komencis konstrui altajn kamentubojn por teni la problemon fore de si mem. Tio malpli bone funkciis te ne eblis por vaporlokomotivoj, kaj la fumo ripete estis kaŭzo de kaj konfliktoj kaj sanodanĝeraj situacioj ekzemple en tuneloj. La ĉefa parto de la fumo estas nevidebla kaj senordora gaso karbona dioksido CO2, sed kunestas granda kvanto da pliaj substancoj kiel SO2 kiu kaŭzas acidan pluvon, kaj multaj aliaj, inkluzive malpezaj kaj radioaktivaj metaloj.[3]

"Clean coal" AKK "pura karbo"[redakti | redakti fonton]

La terkarba industrio bone scias pri sia malbona reputacio. Por savi sin mem oni elpensis anglan terminon "clean coal", esperante "pura karbo". Forigi la toksajn substancojn el la fumo iomete eblas, sed ne eblas forigi la ĉefan parton CO2 kies formiĝo ellasas ĝuste la energion kiun oni volas havi. Ekzistas ideo pumpi la CO2 malsupren en la tero anstataŭ ellasi ĝin an la atmosfero. Ĉu tio estas longdaŭre taŭga solvo estas dubinde.

Mineraloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ReVo  Terkarbo en ReVo
  2. McGhee, George R.. (2018) Carboniferous Giants and Mass Extinction: The Late Paleozoic Ice Age World. Nov-Jorko: Columbia University Press, p. 98. ISBN 9780231180979.
  3. Gabbard, Alex (5 February 2008) Coal Combustion: Nuclear Resource or Danger. Oak Ridge National Laboratory. Arkivita el la originalo je 5 February 2007. Alirita 2022-01-08. Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2022-01-08.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]