Korniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigra korniko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korniko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Korvo Corvus
Specio: Korniko C. corone
Corvus corone
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejo de la korniko
Vivejo de la korniko
Vivejo de la korniko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kornikonigra korniko (Corvus corone) estas korvo de la korveda birdofamilio. Iam oni konsideris la kornikon havi du diversajn variaĵojn laŭ koloro kaj geografio, laŭ kio PIV2 donas la nomon nigra korniko por Corvus corone corone kaj griza korniko por Corvus corone cornix, sed en la jaro 2002 oni levis la duan al la plena rango de specio; la etnolingvoj nun uzas la terminon korniko por corvus corone corone sen kvalifika adjektivo.

Korniko (malantaŭe, antaŭe Griza korniko)

La korniko (Corvus corone) estas membro de la paserina ordo de birdoj kaj el la familio de korvedoj, kiu estas indiĝena de okcidenta Eŭropo kaj orienta Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plumaro de la korniko estas nigra kun verdeca aŭ purpura nuancbrilo, multe pli verdeca ol la brilo de la frugilego. Ankaŭ la beko, kruroj kaj gamboj estas nigraj. La kapo estas larĝa kaj ebeneca (plateca). Estas distingebla el la korako pro sia grando (48–52 cm longa) kaj pro malhavo de "malkombitaj" plumoj en gorĝo kaj el la Griza korniko, kiu estas similgranda, pro la tutnigra plumaro, sed estas oftaj konfuzoj inter ĝi kaj la frugilego, sed la beko de la korniko estas pli fortika (sed pli maldika ol tiu de la korako) kaj sekve ŝajnas pli mallonga kaj dum ĉe la plenkreska frugilego la bekobazo kaj nastruoj estas nudaj kaj helaj, tiuj de la korniko estas kovritaj ĉe ĉiuj aĝoj de bridecaj plumoj. Krome la vostofino estas kvadrata, dum tiuj de la korako aŭ de la frugilego estas pli kojnformaj (ĉefe ĉe la korako). Junuloj kaj inoj estas similaj al maskloj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La korniko estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae kaj ĝi ankoraŭ portas la originan nomon de Corvus corone.[1] la scienca dunoma nomo devenas el la latina Corvus, "korako",[2] kaj la antikva greka corone/κορωνη, "korako".[3]

Same kiel la subspecio de la Griza korniko disiĝis kiel separata specio, estas ia pridiskutado ĉu la orienta raso de la korniko, orientalis estas sufiĉe distinga por meriti specifan statuson; la du taksonoj estas klare separataj, kaj oni proponis, ke ili povus esti evoluintaj sendepende en la pli humidaj, ĉemaraj regionoj kaj en la fino de Eŭrazio.[4]

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio reproduktiĝas en okcidenta kaj centra Eŭropo, kun alia formoraso C. c. orientalis iom pli granda (50–56 cm longa) loĝanta en orienta Azio. La separo de tiuj du populacioj supozeble okazis dum la lasta glaciepoko, kun la ege parenca Griza korniko (nune kun specia statuso) plenigante la intertruon. Fruktodonaj hibridoj loĝas laŭlonge de la koincidejo inter tiuj du specioj kio indikas ties proksiman genetikan rilaton, sed ne tute normalan fruktodonecon, kio sugestas la speciseparon.[5]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La frugilego estas ĝenerale gregema kaj la korniko solema, sed frugilegoj eventuale nestumas en izolitaj arboj, kaj kornikoj povas manĝi kun frugilegoj; krome, kornikoj estas ofte sociaj por manĝi, defendi sin, en vintraj ripozejoj kaj fine de somero kiam ariĝas kaj flugas arege vespere al ripozejo. Ili estas nemigrantaj kaj teritoriaj.

La plej distinga eco estas la voĉo. Tiu de la frugilego estas altatona kaaa, sed tiu de la korniko estas gorĝeca, iome vibra, pli profonda grakado kraa kiu distingiĝas el ĉiu ajn noto de la frugilego.

La korniko estas bruema, ripozante sur pinto de arbo kaj alvokante tri- aŭ kvarfoje en rapida serio, kun eta paŭzo inter ĉiu serio de grakoj. La flugilfrapado estas pli malrapida, pli certa ol tiu de la frugilego. Ili ne flugas alte kaj ne ŝvebas. La tutan jaron okazas montroflugoj ceremoniaj.

Ili vivas ĝis 20 jaroj. Tamen estis diraĵo de romianoj nome Brevior est hominum vita quam cornicum, tio estas "la vivo de homoj estas pli mallonga ol tiu de la kornikoj", sed oni ne scias kial romianoj supozis, ke kornikoj vivas malmulte.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kvankam la specio manĝas ĉian ajn kadavraĵon, la korniko povas mortigi kaj manĝi ĉian etan animalon kiun ĝi povas kapti, kaj povas ŝteli ovojn. Kornikoj estas kadavromanĝantaj pro naturo, kaj pro tio ili klopodas ĉeesti lokojn loĝatajn de homoj por manĝi el ties restaĵoj. Ili manĝas tre ofte grupigitaj en birdaroj. Por tio ili preferas malferman kamparon kaj maldensajn arbarojn, aridejojn, ĉeŝoseojn, roĉarojn, marbordajn klifojn, plaĝajn, estuarojn, alfluejojn kaj lagunojn.

Ĉar ili manĝas ofte ĉe kultivejoj kaj gregoj, ili foje estas konsiderataj plago, sed ili ne damaĝas tiom la homojn; tamen tion oni supozas pro la fakto, ke ili oftas ĉe homoj.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

ovoj de Corvus corone corone - Muzeo de Tuluzo

La nesto estas bulko el bastonetoj (konstruita de ambaŭ gepatroj: fakte la masklo alportas materialojn, dum la ino aranĝas ilin) lokita en alta arbo, sed ili povas uzi ankaŭ klifajn kornicojn, malnovajn konstruaĵojn kaj elektrofostojn. Nestoj estas eventuale lokitaj ĉe grundo. La bastonetoj povas esti kovritaj de ĉiaspeca materialo: herberoj, sekaj folioj, radikoj, lano, haroj, paperoj kaj similaj rubaĵoj, plumoj ktp. La nesto similas al tiu de la korako, sed ĝi estas malpli bulkeca kaj ankaŭ malpli bulkeca ol tiu de la frugilego. La ino demetas 3 al 6 brun- aŭ grizecmakuletitajn bluecajn aŭ verdecajn ovojn, kiuj estas kovataj dum 17–19 tagoj nur de la ino, kiu estas manĝigata de la masklo. La idoj elnestiĝas post 32–36 tagoj. La paroj estas porvivaj.

Ne estas malofta, ke ido el antaŭa jaro restu kaj helpu zorgi la novajn idojn. Anstataŭ serĉi partneron, ĝi serĉas manĝon kaj helpas la gepatrojn manĝigi la idojn. Tamen eĉ en tiu sistemo de kolektiva reproduktozorgo, estas la ino kiu zorgas pri la nesto. Inoj purigas la nestojn, la idojn kaj mildigas la nestokovron, dum la aliaj membroj de la grupo nur retiras la fekajn sakojn. Fakte la inoj kovas kaj zorgas la idojn do estas ili kiuj plie bezonas tiun purgadon por eviti parazitojn.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri korniko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[7]:

  • Citaĵo
     Inter kornikoj ne konvenas predikoj. 
  • Citaĵo
     Korniko vundita propran voston timas. 
  • Citaĵo
     Nigran kornikon sapo ne blankigos. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 105. “C. atro-caerulescens, cauda rotundata: rectricibus acutis.”.
  2. Corvus. Merriam-Webster online. Alirita 2008-02-04.
  3. Liddell & Scott. (1980) Greek-English Lexicon, Abridged Edition. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  4. Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7
  5. Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. Bird Study 50(3): 223–242. HTML abstract
  6. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Bolopo D. kaj aliaj (2015) Nest sanitation in cooperatively breeding Carrion Crows. Auk 132 (3): 604-612.
  7. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-08.