Nigra madono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nigra madono estas bildo aŭ skulptaĵo de Sankta Maria, kiu prezentas ŝin kun nigra haŭto. Multaj el tiaj bildoj estas kultataj de katolikismo kaj estas objekto de pilgrimado kaj kulto pri mirakloj.

Nigra madono de Częstochowa

La nigra madono de Częstochowa, konsiderata kiel nacia sanktaĵo de Pollando, eble estas la plej fama el la nigraj madonoj. Aliaj famaj nigraj madonoj troviĝas en:

Kvankam kristanaj aŭtoritatuloj ofte sugestas, ke la madonoj iam estis blankaj kaj nigriĝis pro fizikaj aŭ kemiaj influoj, certe la pliparto estis nigra dekomence. Probable ili aludas kultojn de ne-kristanaj diinoj nigraj, ekzemple Cibelo, Astarto, Izisa, Iŝtar, Artemiso, Demeter, Cereso kaj Freja.