Nigra nobelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per nigra nobelaro, pliofte dirita nigra aristokrataro, estis difinita la roma aristokrataro kiu daŭrigante esti fidela al la papo post la konkero de Romo de 1870, kaj altrange oficante en la papa administrado, estis devigita surmeti la kortegan nigran veston, diritan ankaŭ “laŭhispana vestomaniero”: sistemo kiu daŭrigis ĝis 1968, kiam papo Paŭlo la 6-a per la Motu proprio "Pontificalis Domus"[1], dekretis la finon de la papa kortego kun tuta ĝia baroka aparato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Se akcepti la originan distingon inter feŭda aristokrataro originita de la romaj baronaj familioj kaj la nobelaro devenanta el la praktikado de la urbaj municipaj ŝarĝoj, tiu socia klaso formiĝis kaj prosperis ĉirkaŭ la povo de la papoj kaj de kardinaloj, kvankam daŭrigante diferenciĝi en sia eno laŭ la prestiĝo de la ŝarĝoj plenumitaj, (dekomence nur al la antikva barona klaso apartenis la rajton ŝarĝiĝi per la titolo Tronasistanta princo, Marŝalo de la Konklavo kaj de Granda Instruisto de la Sankta Hospico). Ĝi nombre kreskis laŭlonge de la jarcentoj pro la estiĝo de novaj “papaj” familioj ekloĝantaj en Romo kaj tiuj diversmaniere beneficitaj de la tera povo de la papoj, kaj aparte indikas ankaŭ tiun parton de la nobelaro kiu, post la konkero de Romo, daŭrigus esti fidela al la Suverena Papo (Papo Reĝo) distingiĝante sekve el la “blanka nobelaro” kiu, kvankam fidela al la papo, aliĝis ankaŭ al la novaj suverenoj de Savoja Dinastio. Multaj de tiuj familioj de la “nigra nobelaro” fermis la pordegojn de siaj palacoj (ago esprimanta funebron) por signi malkonsenton kaj rifuzon de la novaj suverenoj. Tio ĉesis nur okaze de la Lateranaj Traktatoj.

Inter la roma “nigra” aristokrataro memorindas aparte la romaj princaj familioj kaj tiuj de la markizoj de Baldakeno kiuj plenumis oficojn tradicie heredajn ĉe la papa kortego, kiel la Familio Colonna, Orsini, Sacchetti, Massimo, Patrizi Naro Montoro, Serlupi Crescenzi), Caetani, Ruspoli, Radini Tedeschi, Borghese, Chigi, Gabrielli, Guglielmi, Lancellotti, Aldobrandini, Pallavicini, Odescalchi, Altieri ktp

Inter la “blanka” aristokrataro nombriĝendas Boncompagni Ludovisi, Ottoboni, Caetani, Cesarini Sforza, Doria Pamphilj, Ruspoli, Sciarra, Schiaratura, Lovatelli, branĉoj de Odescalchi kaj de Pallavicini. Ne mankis, fakte, familioj kiuj, pro la malpermeso de fidokomizo en la itala civila kodo de 1965, dividiĝis en sia eno ĉar pliiĝis la aŭtonomion de la duenaskitaj branĉoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lettera Apostolica "Pontificalis Domus"