Nigra numido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra numido
Nigra numido
Nigra numido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Numidedoj Numididae
Subfamilio: Numidenoj
Genro: Agelastes
Specio: A. niger
Agelastes niger
(Cassin, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra numido, (Agelastes niger), estas membro de la birdofamilio de numidoj. Ĝi loĝas en malsekaj arbaroj de Centra Afriko kie ĝi estas ofte aŭdata sed rare vidata. Ĝi estas mezgranda nigra birdo kun nudaj rozkoloraj kapo kaj supra kolo. Oni konas malmulte pri ties kutimaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La kapo kaj supra kolo de plenkreskulo de Nigra numido estas senplumaj, kio montras la rozkoloran haŭton. Estas kresto de mallongaj lanugaj plumoj sur la frunto, kaj la krono kaj la gorĝo kaj suba kolo havas makulecon de lanugaj plumoj. La korpo- kaj vosto-plumoj estas nigraj kun iome da pli palaj makulecaj markoj en la ventro. Maskloj havas unu al tri spronoj en siaj kruroj dum la inoj aŭ havas neniun aŭ nur ununuran mallongan. Junuloj estas similaj sed havas sablokolorajn pintojn en plumoj de supraj partoj, kaj makulecan bruston kaj blankan ventron. La beko estas verdec-griza kaj la kruroj grizecbrunaj. Maskloj estas kutime iomete pli grandaj ol la inoj kaj estas ĉirkaŭ 42 cm longaj, kaj pezas ĉirkaŭ 700 g. La alvoko estas monotona altatona "kŭii" ripetinta po du aŭ tri notojn por sekundo. La alarmalvoko estas eĉ pli akra sono ripetita pli rapide.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Nigra numido estis malmulte studita. Ĝi kutime troviĝas en paroj aŭ en malgrandaj grupoj kaj estas timida, fuĝema birdo de arbargrundo. Ĝi loĝas en unuarangaj kaj duarangaj arbaroj (ĝangaloj), favore al partoj kun densa subkreskaĵaro sed foje kuraĝas for al apudaj kultivitaj kampoj. Ĝi manĝas senvertebruloj kiaj formikoj, termitoj, milpieduloj kaj skaraboj, kaj ankaŭ malgrandajn ranojn, semojn, berojn kaj burĝonojn. La nestokutimaro de tiu specio estas ne bone konata sed la ovoj estas pale ruĝec-brunaj, foje nuance kun flava aŭ purpura.[1] Ĝi povas reproduktiĝi en la seka sezono aŭ eble je iu ajn tempo de la jaro.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio estas indiĝena de Okcidenta Centra Afriko sude de Saharo. Ties teritorioj inkludas Niĝerion, Kamerunon, Ekvatoran Gvineon, Gabonon, Angolon, Centrafrikan Respublikon, kaj ambaŭ Kongojn.[2] La etendo de ties teritorio estas ĉirkaŭkalkulata je 764, 000 km².[3] Ĝi troviĝas en arbargrundo en unuarangaj kaj duarangaj tropikaj pluvarbaroj, ĉefe kun densa subkreskaĵaro, kaj apude de najbaraj kultivataj rikoltokampoj.[1]

Studado[redakti | redakti fonton]

La Nigra numido rezistas kontraŭ variaj malsanoj kiuj estas suferataj de kortobirdaro kiaj Ehrlichia ruminantium kiu kaŭzas bovodriozon sed la meĥanismo por tiu rezisto estas neklara. Oni trovis, ke la genomo de la Nigra numido inkludas Toll-similan ricevanton (TLR1) kiu ludas gravan rolon en la birda imuna sistemo. Tiu geno estis studita kaj inkludas 2,115 nukleotidojn, enkodiginte 705 aminoacidojn. Oni pruvis, ke TLR1 estas asocia kun infekcioj kaŭzitaj de bakterioj kaj ĉe homoj kaj ĉe musoj kaj tiu geno estas interesa por scienculoj ĉar genetika variado en ĝi estas asocia kun pliiĝantaj infekcioj pro gram-pozitivaj bakterioj, organa malsukceso kaj morto.[4]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La populacitendenco ĉe la Nigra numido ŝajne malpliiĝas. Tio okazas ĉar ĝi estas ĉasata kiel manĝo, eble neelteneble, kaj povas suferi pro degradado de sia habitato.[3] Tamen, ĝi estas tre komuna ene de sia teritorio kaj la IUCN listas ĝin kiel "Malplej Zorgiga" en sia Ruĝa Listo de Minacataj Specioj, ĉar la proporcio de malpliiĝo ŝajne ne pravigas ke la birdospecio estu lokigita en pli vundebla kategorio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Madge, Steve. (2002) Pheasants, Partridges and Grouse: A Guide to the Pheasants, Partridges, Quails, Grouse, Guineafowl, Buttonquails and Sandgrouse of the World. A. C. Black. ISBN 9780713639667.
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2012). Agelastes nigerInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2013.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 26a Novembro 2013.
  3. 3,0 3,1 Black Guineafowl Agelastes niger. BirdLife International. Alirita 2013-10-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-04. Alirita 2014-02-11.
  4. Wu, Yanhua; Ruan, Wenke; Cui, Defeng; Li, Huanrong (2012). “Identification of a Toll-Like Receptor 1 in Guinea Fowl (Agelastes niger)”, Biochemical Genetics 50 (9–10), p. 702–716. doi:10.1007/s10528-012-9513-5.