Nigra pigonajtingalo
Nigra pigonajtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra pigonajtingalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Copsychus niger (Sharpe, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra pigonajtingalo, Nigra ŝamao aŭ Blankaventra pigonajtingalo (Copsychus niger) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj.
Ekzemple tiu ĉi specio estas endemia de Filipinoj.
Por kelkaj fakuloj tiu orientalisa specio estas sama kun la Cebua pigonajtingalo, kiu same estas ĝenerale nigra birdo (kun iom da malhelblua nuanco) kaj blankaj suba ventro kaj subvosto. Fakte la latina scienca nomo de la Nigra pigonajtingalo nome C. niger aludas al ties ĝenerala nigreco, ĉar ĝi signifas “nigra”, dum la nomo de la Zebua pigonajtingalo C. cebuensis aludas al la insulo de Cebuo en Filipinoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Copsychus niger[rompita ligilo]. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 25 July 2007.