Nigra platnaza simio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nigra platnaza simio (Rhinopithecus roxellanae bieti) el la ordo de primatoj kaj familio de kolobidedoj produktiĝas en la nordokcidenta parto de Junnan-provinco, Ĉinio. La juna simio estas tutkorpe blanka. Post ĝia maturiĝo ĝiaj brusto, ventro, internaj flankoj de la membroj kaj koksoj restas ankoraŭ blankaj, tamen la aliaj partoj jam fariĝas nigregrizaj. En 1871 franco unuafoje kolektis ĝian specimenon. La simio estis raportita unuafoje en Ĉinio en 1962.

La nigraj platnaza] simioj vivas en tropikaj pino cedraj arbaroj sur krutaj montoj 4 000 metrojn super la marnivelo. Ordinare en frumateno kaj vespero ili aktivadas kelkope, tagmeze ripozas en ombro de arboj kaj manĝas pinajn nuksojn, junajn foliojn kaj ŝosojn.

La simio neniam estis ekspoziciita en zoologiaj ĝardenoj de diversaj landoj, kaj ankaŭ ne estas noto pri ĝia bredado. La nombro de la simio estas treege malgranda.