Nigra ruĝvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra ruĝvostulo
Malina nigra ruĝvostulo(Phoenicurus ochruros gibraltariensis)
Malina nigra ruĝvostulo
(Phoenicurus ochruros gibraltariensis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: P. ochruros
Phoenicurus ochruros
(S. G. Gmelin, 1774)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga

6-7, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Masklo de Phoenicurus ochruros rufiventris en Bhopal, Madhja Pradeŝ, Barato.
Ino aŭ nematurulo de Eŭropa nigra ruĝvostulo (Phoenicurus ochruros gibraltariensis)

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nigra ruĝvostuloNigra fenikuro (Phoenicurus ochruros) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli, sed en tiu specio estas pli malhela la bruna centro ol ĉe la Komuna ruĝvostulo. La voston la birdoj moviĝas konstante surgrunde aŭ sur ripozejo.

Tiu specio estas malhelgriza birdo sufiĉe nigreca kun ruĝa vosto kaj du blankaj makuloj komoformaj ambaŭflanke de la malsupra dorso. Ĝi estas 13-14.5 cm longa. La masklo klare diferenciĝas ĉar havas nek brunon en flankoj nek blankon en frunto. La ino estas pli griza ol tiu de la Komuna ruĝvostulo, kaj je ĉiu aĝo la akzeloj kaj subflugiloj estas grizecaj kaj ne brunecaj aŭ ruĝbrunecaj kiel ĉe la Komuna ruĝvostulo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearkta birdo nestas en suda kaj centra Eŭropo ĝis ĉiuj montaj regionoj de Centra Azio. Ĝia natura vivloko aŭ biotopo estas rokaj medioj, en montaroj ĝis 3000 metrojn altaj, kie ĝi nestas en truoj interŝtonaj aŭ de konstruaĵoj. Tial ĝi trovis en la homaj urboj taŭgan vivmedion, kaj oni ofte povas vidi kaj ĉefe aŭdi ĝin staranta sur iu kamentubo eligante sian nemaldistingeblan kanton kun bruo similanta al tiu de ĉifonata papero kaj foje eĉ surgrunde. Temas pri loĝantaj birdoj en la plej mildaj partoj de sia teritorio, sed plej nordaj birdoj vintras en suda Eŭropo aŭ noda Afriko.

Ĝi serĉas sian nutron surgrunde. La ovoj (po 4-6 en nesto) estas malhelbluaj ĝis blankaj. Ili ofte reproduktas vice du idarojn dum jaro.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio apartenas al la eŭrazia klado kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Orientazia ruĝvostulo, la Hodgsona ruĝvostulo, la Ruĝventra ruĝvostulo, kaj eble la Alasĉana ruĝvostulo. La prauloj de tiu specio diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 3 ma (Frua Plioceno) kaj disvastiĝis tra multe de Eŭrazio el 1.5 ma (Frua Mjoceno) (Ertan 2006). Ĝi ne estas tre proksime rilata al la Komuna ruĝvostulo. Kvankam tiuj estas separataj per diferencaj kutimaro kaj ekologiaj postuloj kaj ne estis evoluintaj laŭ reprodukta izolado, la du eŭropaj specioj povas tamen produkti ŝajnajn fekundajn kaj sanajn hibridojn (Grosch 2004).

Estas kelkaj subspecioj kiuj diferencas ĉefe en la koloro de la supraj partoj de plenkreskaj maskloj. Ili povas esti separataj en 3 grandaj grupoj, laŭ morfologio, biogeografio, kaj DNA (Snow et al. 1988, Ertan 2006):

grupo phoenicuroides: Bazaj formoj de Centra kaj Orienta Azio kiuj diverĝis el la prastirpo kiam la specio malrapide disvastiĝis okcidenten (antaŭ ĉ.3-1.5 ma). Inoj kaj junuloj estas helaj.

  • Phoenicurus ochruros phoenicuroides: Nigra ruĝvostulo de Tian Ŝan; malgrandaj; masklo havas malsupran bruston, ventron kaj flankojn malhelruĝecajn, ne havas flugilmakulojn kaj foje havas blankan frunton. Dorso tre simila al multe pli malhela Komuna ruĝvostulo kun nigra brusto. Inoj kaj junuloj estas similaj al la Komuna ruĝvostulo, sed havas dorson pli sablokoloran, pli palajn kaj ofte distingan sablokoloran okulringon. Tian Ŝan orienten al Mongolio.
Masklo de Phoenicurus ochruros rufiventris ĉe Nacia Parko Sultanpur en Gurgaon, Distrikto de Harjano, Barato.
  • Phoenicurus ochruros rufiventris: Nigra ruĝvostulo de Pamiro: Kutime granda; maskloj kiel phoenicuroides, sed pli malhelaj supre, kun nigra dorso kaj ruĝecbruna subo. Inoj kun ruĝeca nuanco sube. Neklaraj limoj kun phoenicuroides: Turkmenio orienten tra Pamiro kaj montaro Alajo de Himalajo.
  • Phoenicurus ochruros xerophilus: Ĉina nigra ruĝvostulo: Granda; koloro kiel phoenicuroides sed pli pala. Dube distinga el phoenicuroides. Ĉinio orienten kaj inter la teritorioj de la du antaŭaj.

grupo ochruros: formoj de Orienta Eŭropo/Okcidenta Azio, kies stirpo separiĝis el la grupo gibraltariensis antaŭ ĉ.1.5-0.5 ma. Inoj kaj junuloj intermezaj.

  • Phoenicurus ochruros ochruros: Nigra ruĝvostulo de Kaŭkazo: malgranda, iom intermeza inter phoenicuroides kaj gibraltariensis. Ĝenerale kiel la lasta, sed ruĝeca subo, blanka flugilmakulo kutime neesta. Kaŭkazo kaj ĉirkaŭaj regionoj.
  • Phoenicurus ochruros semirufus: Levantenia nigra ruĝvostulo: malgranda; maskloj iom similaj al rufiventris escepte pro grando. Nigraj areoj pli etendaj. Levantenio.

grupo gibraltariensis: Populacio de Okcidenta Eŭropo, kiu formis distingan subspecion dum la lasta glaciepoko. Inoj kaj junuloj pli malhelaj.

  • Phoenicurus ochruros gibraltariensis: Eŭropa nigra ruĝvostulo: Kolo, supra dorso kaj ŝultroj malhelaj ardezgrizaj en maskloj, pli helaj ol vizaĝo kaj kolo. Iom da interreproduktiĝo kun aterrimus. Okcidenta Eŭropo al Krimeo (probable) okcidenta Turkio.
  • Phoenicurus ochruros aterrimus: Iberia nigra ruĝvostulo: Kolo, supra dorso kaj ŝultroj nigraj en maskloj. Iom da interreproduktado kun gibraltariensis. Iberio kaj apuda Nordafriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ertan, Kemal Topaç (2006): The evolutionary history of Eurasian redstarts, Phoenicurus. Acta Zoologica Sinica 52(Supplement): 310–313. PDF plena teksto
  • Grosch, Kai (2004): Hybridization between redstart Phoenicurus phoenicurus and black redstart P. ochruros, and the effect on habitat exploitation. Journal of Avian Biology 35(3): 217-223 COI:10.1111/j.0908-8857.2004.03128.x (HTML resumo)
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]